Homoj

Béla Bartók

La 25-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1881) de la hungara komponisto, pianisto kaj etnomuzika studulo Béla Bartók (1881-1945).

eo.wikipedia.org/wiki/B%C3%A9la_Bart%C3%B3k 

Li inspiriĝis al la hungara popola muziko, sed ankaŭ al la popolaj muzikoj de aliaj nacioj (slovaka, rumana, araba kaj turka).

En la lastaj tempoj de faŝismo, pro lia kontraŭstaro al la reĝimo lia muziko estis malpermesita ĉe la germana kaj la itala Radio; sed ankoraŭ en 1940 (antaŭ ol li translokiĝis al Usono) Radio Roma elsendis liajn erojn, kiel montriĝas el la bulteno kun la programoj, de kiu mi aldonas paĝon.

Bildoj:

– unu el la hungaraj poŝtmarkoj pri Béla Bartók;

– p. 14 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de januaro 1940 de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma, elsendoj al eksterlando); la 7-an de januaro1940 estis elsendita: “Ununura akto La kastelo de princo Barbabluo de Béla Bartók”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *