Eventoj

Nacia unueco

La 17-a de marto estas grava dato en la historio de Italio:

– la 17-an de marto 1805 Napoleono Bonaparte prokamis la “Regno Italico” aŭ “Regno d’Italia” (Italan Regnon aŭ Reĝlandon Italion), 1805-1814, kun ĉefurbo Milano, embrion de la posta Regno de Italio (1861);

– la 17-an de marto 1861 estis promulgita la leĝo n.1 de la Regno de Italio (kiu reproduktis la leĝon n. 4671 de la Regno de Sardinio), konsistanta el nur unu artikolo, treege sinteza: 

“Reĝo Viktoro Emanuelo la dua alprenas por si kaj por siaj Posteuloj la titolon Reĝo de Italio”. 

La leĝo de la 23-a de novembro 2012, n. 222, starigis en Italio la “Tagon de la nacia unueco, de la Konstitucio, de la himno kaj de la flago”, kiun oni solenu ĉiujare la 17-an de marto, “kun la celo memorigi kaj akceli la valorojn de civitaneco, fundamento de pozitiva civila kunvivado, kaj krome reaserti kaj firmigi la nacian identecon, tra la civitana memoro”.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 17-a de marto 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/03/17/unita-nazionale/ 

Mi transskribas (en la itala originalo, kaj en la traduko al Esperanto) pecon de la libro “Cuore” (Koro) de Edmondo De Amicis, kaj aldonas:

– la kovrilon de la revuo “La Domenica del Corriere” de la 30-a de majo/ 6-a de junio 1915, kun desegnaĵo de Achille Beltrame, kiu montras Reĝon Viktoron Emauelon la -3an, kiu flirtigas la tiaman italan flagon, okaze de la eniro de Italio en la unuan mondan militon;

– italan poŝtmarkon de 2011, kun la flago de la nuna Itala Respubliko, kia ĝi estas priskribita en la 12- a artikolo de la respublikana Konstitucio de 1947: 

“La bandiera della Repubblica è il tricolore italiano: verde, bianco e rosso, a tre bande verticali di eguali dimensioni” (La flago de la Respubliko estas la trikolora itala flago: verda, blanka kaj ruĝa, je tri vertikalaj strioj egaldimensiaj).


I SOLDATI

Il suo figliuolo era volontario nell’esercito quando morì: per questo il Direttore va sempre sul corso a veder passare i soldati, quando usciamo dalla scuola. Ieri passava un reggimento di fanteria, e cinquanta ragazzi si misero a saltellare intorno alla banda musicale, cantando e battendo il tempo colle righe sugli zaini e sulle cartelle. Noi stavamo in un gruppo, sul marciapiede a guardare.

I soldati passavano a quattro a quattro, sudati e coperti di polvere, e i fucili scintillavano al sole. Il Direttore disse: – Voi dovete voler bene ai soldati, ragazzi. Sono i nostri difensori, quelli che andrebbero a farsi uccidere per noi, se domani un esercito straniero minacciasse il nostro paese. Sono ragazzi anch’essi, hanno pochi anni più di voi; e anch’essi vanno a scuola; e ci sono poveri e signori, fra loro, come fra voi, e vengono da tutte le parti d’Italia. Vedete, si posson quasi riconoscere al viso: passano dei Siciliani, dei Sardi, dei Napoletani, dei Lombardi. Questo poi è un reggimento vecchio, di quelli che hanno combattuto nel 1848. I soldati non son più quelli, ma la bandiera è sempre la stessa. Quanti erano già morti per il nostro paese intorno a quella bandiera venti anni prima che voi nasceste! – Eccola qui, – disse Garrone. E infatti si vedeva poco lontano la bandiera, che veniva innanzi, al di sopra delle teste dei soldati. – Fate una cosa, figliuoli, – disse il Direttore, – fate il vostro saluto di scolari, con la mano alla fronte, quando passano i tre colori. – La bandiera, portata da un ufficiale, ci passò davanti, tutta lacera e stinta, con le medaglie appese all’asta. Noi mettemmo la mano alla fronte, tutt’insieme. L’ufficiale ci guardò, sorridendo, e ci restituì il saluto con la mano.

Edmondo De Amicis, “Cuore”, 22 novembre

°°°

LA SOLDATOJ

Lia filo estis memvola soldato en la armeo, kiam li mortis: pro tio la Direktoro ĉiam iras sur la bulvardo por vidi la soldatojn tramarŝi, kiam ni eliras el la lernejo. Hieraŭ pasis infanteria regimento kaj kvindek knaboj eksaltadis ĉirkaŭ la muzikistaro, kantante kaj taktosignante, per la liniiloj, sur la dors- kaj librosakoj. Ni restis, grupiĝintaj, sur la trotuaro, rigardante.

La soldatoj preterpasis kvaron post kvaro, ŝvitantaj kaj polvokovritaj, kaj iliaj pafiloj brilis en  la suno. La Direktoro diris: – Vi devas ami la soldatojn. Ili estas niaj defendantoj, tiuj, kiuj irus mortigi sin por ni, se morgaŭ fremdlanda armeo minacus nian landon. Ankaŭ ili estas knaboj; malmulte da jaroj pli aĝaj ol vi ili estas, kaj ankaŭ ili vizitas lernejon: estas inter ili malriĉuloj kaj riĉuloj, samkiel inter vi, kaj ili devenas el ĉiuj partoj de Itallando. Rigardu; preskaŭ oni povas ilin rekoni laŭ la trajtoj de la vizaĝo: preterpasas Sicilianoj, Sardinianoj, Napolianoj. Tiu ĉi estas malnovdata regimento, el tiuj batalintaj en la jaro 1848. La soldatoj ne plu estas tiuj, sed la flago estas ĉiam la sama. Kiom da homoj jam mortis pro nia patrolando ĉirkaŭ tiu flago, dudek jarojn antaŭ via naskiĝo! – Jen ĝi estas, – diris Garrone. Fakte, ne multe malproksime oni vidis la alproksimiĝantan flagon, super la kapoj de la soldatoj. – Miaj knaboj, – diris la Direktoro, – faru vian militistan saluton de lernantoj, kiam la “tri koloroj” preterpasas. – La flago, portata de oficiro, pasis antaŭ ni, tute ĉifonita kaj senkolora, kun la honormedaloj pendantaj el ĝia stango. Ni levis nian manon al la frunto, ĉiuj kune. La oficiro rigardis nin, ridetante, kaj reciprokis, permane, la saluton. 

Edmondo De Amicis, “Cuore” (Koro), 22-an de novembro, trad. Ettore Fasce

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *