La 3-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1870) de la itala poetino kaj verkistino Ada Negri (1870-1945)
it.wikipedia.org/wiki/Ada_Negri
Jam plurfoje mi parolis pri ŝi, laste la 3-an de februaro 2020.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/02/03/ada-negri-2/
Mi transskribas ŝian poeziaĵon “Nebbie”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (Nebulo).
Mi aldonas pentraĵon de Claude Monet, “Matena nebulo”.
NEBBIE
Soffro, lontan lontano
le nebbie sonnolente
salgono dal tacente
piano.
Alto gracchiando, i corvi,
fidati all’ali nere,
traversan le brughiere
torvi.
Dell’aere ai morsi crudi
gli addolorati tronchi
offron, pregando, i bronchi
nudi.
Come ho freddo! Son sola;
pel grigio ciel sospinto
un gemito distinto
vola;
e mi ripete: Vieni;
è buia la vallata.
O triste, o disamata
vieni! vieni!
Ada Negri
°°°
NEBULO
Mi suferas. Dormemaj
en malproksim’ nebuloj
leviĝas el silenta
grundo.
Laŭte blekas la korvoj
kaj per flugiloj nigraj
peze tra erikejoj
ŝvebas.
Al la aerkruelo
la dolorantaj trunkoj
oferas preĝe branĉojn
nudajn.
Kia malvarmo! Sola
mi estas; tra l’ ĉielo
griza, ĝem’ de mortinto
flugas.
Kaj al mi diras: Venu!
La val’ estas malluma,
ho, iam tre amata,
venu!
Ada Negri, trad. Rinaldo Orengo