Homoj

Amerigo Vespucci

La 22-an de februaro 1931 estis surmarigita, en la Ŝipfarejo de Castellammare di Stabia (Napolo), la trimasta velŝipo “Amerigo Vespucci”

it.wikipedia.org/wiki/Amerigo_Vespucci_(veliero) 

(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto).

Mi supozas, ke la 22-a de februaro estis elektita ĉar ĝi estas la tago de la morto (en 1512) de la florenca navigisto Amerigo Vespucci (1454-1512), laŭ kies nomo la “Nova Mondo” estis nomita “Ameriko”.

La ŝipo “Vespucci” (profunde modernigita, kaj daŭre en deĵoro, kun veturoj ankaŭ tre malproksimaj, inkluzive de cirkaŭnavigado de la terglobo) estis difinita “la plej bela en la mondo”.

www.youtube.com/watch?v=MSSTwLoxiY8 

Kelkaj kuriozaĵoj:

– la kabloj utiligataj por manipuli la velojn estas longaj preskaŭ 36 kilometrojn;

– en sia longa historio, la ŝipo ŝanĝis dufoje sian moton: la unua, “Per la Patria e per il Re” (Por la Patrio kaj por la Reĝo), kompreneble estis anstataŭigita, en 1946, post la estiĝo de la Respubliko, kaj fariĝis “Saldi nella furia dei venti e degli eventi” (Firmaj en la furiozo de la ventoj kaj de la eventoj); fine, ekde 1978 ĝi estas “Non chi comincia ma quel che persevera” (Ne kiu komencas, sed kiu persistas);

– ĉar la kutimoj de navigado preskribas, ke kiam du militaj ŝipoj kruciĝas, havu la prioritaton la velŝipo, al la velŝipo “Vespucci” estas ĉiam havigata la prioritato;

– ĉar tiuj samaj kutimoj antaŭvidas, ke la pli moderna ŝipo omaĝu al tiu pli antikva, la “Vespucci” ricevas ĉiam tian omaĝon, ĉar ĝi estas la plej antikva ŝipo daŭre naviganta (la usona fregato “Constitution”, surmarigita en 1797, estas ankrita en Bostono, kaj havas reprezentajn funkciojn).

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 18-an de majo 1980 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Bildo: itala poŝtmarko de 2011, laŭ skizo de Tommaso Trinca, pro la okdeka datreveno de la surmarigo de la ŝipo “Vespucci”.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.5.1980

La velŝipo “Vespucci”, kiu eknavigis en 1931, estis plurfoje restaŭrita kaj modernigita. Ĝi estas 1.200-tonela (temas pri rimarkinda tonelaro, se oni konsideras, ke ĝi estas velŝipo); longa 101 metrojn kaj larĝa pli ol 15, ĝi havas 2.635 kvadratajn metrojn da veloj. Ĝi estas ankaŭ provizita per helpaj motoroj (dizelaj kaj elektraj), por la eventualo de ventomanko.

La ŝipo (kiu estas ĉefe utiligata por la trejnado de la estontaj Oficiroj de la itala Milita Maristaro) vieneankaŭ deĵoras por esploroj kaj studoj ekologiaj kaj oceanografiaj. Fakte, la vel-navigado ebligas pristudi la variadojn de la maraj fluoj, ĉu en profundeco, ĉu supraĵe, kaj la veterkondiĉojn.

°°°°°

(traduzione)

La nave a vela “Vespucci”, varata nel 1931, è stata più volte restaurata e rimodernata. Ha un tonnellaggio di 1.200 tonnellate (notevole, se si pensa che è un veliero); lunga 101 metri e larga più di 15, ha 2.635 metri quadrati di vele. È anche provvista di motori ausiliari (diesel ed elettrici) per l’eventualità di assenza di vento.

La nave (utlizzata principalmente per l’addestramento degli allievi Ufficiali della Marina Militare italiana) fa servizio anche per ricerche e studi di ecologia e oceanografia. Infatti, la navigazione a vela consente di studiare le variazioni delle correnti marine, sia in profondità che in superficie, e le condizioni meterorologiche.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *