Homoj

Giambattista Basile

La 15-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1566) de la napola verkisto Giambattista Basile (1566-1632),

it.wikipedia.org/wiki/Giambattista_Basile

 (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

fama pro la kolekto en napola dialekto “Lu cunto de li cunti, overo lo trattenemiento de peccerille” (La rakonto de la rakontoj, aŭ la amuzo de la etuloj), en kiu ĉeestas (kun kelkaj variaĵoj) multaj el la plej konataj fabeloj evoluigitaj de pluraj aŭtoroj, interalie;

– Charles Perrault (1628-1703): Cendrillon (Cindrulino); La Belle au bois dormant (La Belulino dormanta en Arbaro); Le Chat botté (La Kato piedvestita per botoj);

– Jacob Ludwig Grimm (1785-1863) kaj Wilhelm Karl Grimm (1786-1859): Aschenputtel (Cindrulino);

– Carlo Gozzi (1720-1806): L’amore delle tre melarance (La amo de la tri oranĝoj);

– Gioachino Rossini (1792-1868): La Cenerentola (Cindrulino);

– Jules Massenet (1842-1912): Cendrillon (Cindrulino);

– Sergej Prokofiev (1891-1953): Ljubov k trëm apel’sinam (La amo de la tri oranĝoj);

– Walt Disney (1901-1966):  Cinderella (Cindrulino).

Basile estus tre pli konata al la granda publiko, se li ne estus verkinta en arkaika napola dialekto; nur en moderna epoko li farĝis fama, pro la pacienca rekonstruo de la tekstoj surbaze de malnovaj manuskriptoj, kaj precipe danke al la publikigo de traduko al itala lingvo.

 Mi sendas al mia artikolo de la 15-a de februaro 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/15/giambattista-basile/

kaj aldonas poŝtmarkon de Saint Kitts kaj Nevis inspiritan al “Cinderella” de Walt Disney.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *