Homoj

Cirillo e Motodio

La 14-a de februaro ne estas nur festotago de Sankta Valenteno, protektanto de la geamantoj; en ĉi tiu tago oni memorigas ankaŭ du aliajn Sanktulojn: tre pli gravajn, ĉar ili estas je la bazo de la kulturo de multaj slavaj popoloj: la fratojn Cirilo kaj Metodo.

Cirilo mortis en Romo la 14-an de februaro 869, kaj estis entombigita en la Baziliko honore al Sankta Klemento apud Koloseo.

Metodo, kontraùe, mortis la 16-an de aprilo 884, probable en Stare Mesto (hodiaŭ Velehrad, en Ĉeĥa Respubliko).

Cirilo kaj Metodo estas respektegataj kiel Sanktuloj ĉu en Okcidento ĉu en Oriento (pro tio, ili estas konsiderataj patronoj de ekumenismo), sed nur en 1880 ilia festo estis plivastigita de la slavaj regionoj al la tuta katolikaro. Papo Johano Paŭlo la dua, en 1985, nomis ilin Kunpatronoj de Eŭropo.

Mi sendas al mia artikolo de la 14-a de februaro 2017,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/14/cirillo-e-metodio/

kaj aldonas:

– bildon el la “Slava epopeo” de Alfons Mucha (1860-1939)

eo.wikipedia.org/wiki/Slava_epopeo

kun Cirilo kaj Metodo;

– p. 51-52 de “Espero katolika” 1990-3/4, kun artikolo pri la du Sanktuloj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *