Homoj

Bertrand Russell

La 2-a de februaro estas la datreveno de la morto (je 98 jaroj, en 1970) de la brita filozofo, matematikisto, eseisto kaj aktivulo Bertrand Arthur William Russell, konata kiel Bertrand Russell (1872-1970).

eo.wikipedia.org/wiki/Bertrand_Russell 

Nobel-Premiito por Literaturo en 1950, Russell estas fama, pli ol pro sia senlima liteatura verkaro (grandparte scienca, filozofia, logika kaj esea), precipe pro siaj matematikaj intuicioj kaj pro sia ideologia kaj politika engaĝiteco.

Li okupiĝis, interalie, pri filozofio de la lingvaĵo; li estis longe en korespondado kun la franca matematikisto kaj lingvisto Louis Couturat (1868-1914), sekvanto de Ido (“reformita” Esperanto),

eo.wikipedia.org/wiki/Louis_Couturat 

kaj eldiris pozitivan opinion pri la uzo de Esperanto en la scienca kampo.

Li estis konvinkita pacifisto (li estis ankaŭ en karcero, kaj perdis sian oficon, pro sia kontraŭstaro al la unua monda milito), kaj kontraŭkoloniisto.

Lia eseo “Why I Am Not a Christian” estis tradukitaj al Esperanto kun la titolo “Kial mi ne estas kristano”, kaj estas rete alirebla:

pastedGraphic.png eo – russell, bertrand – kial mi ne estas kristano.pdf  107K

Kuriozaĵo: jam en 1937, kiam li havis “nur” 65 jarojn, Russell verkis sian nekrologon, en kiu, interalie, li supozis, ke li mortos en 1962, je 90 jaroj; kontraŭe, li transpasis tiun daton, kvankam ĝi ŝajnis tiel malproksima, mortante en 1970 je 98.

Mi aldonas hindan poŝtmarkon de 2010.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *