Homoj

Colette

La 28-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la franca verkistino kaj aktorino Sidonie-Gabrielle Colette, konata kiel Colette,

eo.wikipedia.org/wiki/Colette 

fama ne nur pro sia grandega literatura kaj teatra verkaro, sed ankaŭ kaj precipe pro sia nekonformisma sinteno: ŝi kreis en siaj romanoj senseman kaj senmoralan rolantinon (“Claudine”); ofte ŝi dancis nuda; ŝi havis tri edzojn kaj unu amoranton; ŝi havis seksajn rilatojn kun viroj kaj kun virinoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– la francan poŝtmarkon de 1973 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Colette;

– p. 32 de “Literatura Mondo” 1935-2, kun la recenzo de la romano “Duo”.

fr.wikipedia.org/wiki/Duo_(roman) 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *