La 21-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1948) de la komponisto Ermanno Wolf-Ferrari (1876-1948),
eo.wikipedia.org/wiki/Ermanno_Wolf-Ferrari
naskiĝinta en Venecio de germana patro (Wolf) kaj itala patrino (Ferrari)
Pli fama en Germanio ol en Italio, li estas konata precipe ĉar li muzikigis 5 komediojn de Carlo Goldoni (1707-1793):
– “Le donne curiose” (Die neugierigen Frauen; La scivolemaj virinoj);
– “I quattro rusteghi” (Die vier Grobiane; La kvar kruduloj);
– “La vedova scaltra” (La ruza vidvino);
– “Il campiello” (La placeto);
– “Il ventaglio” (La ventumilo).
(La du titoloj en germana lingvo ŝuldiĝas al la fakto, ke tiuj operoj estis plenumitaj en Germanio plin frue ol Italio).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:
– la frontpaĝon de la partituro de “I quattro rusteghi”;
– p. 28 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de septembro 1939; estas indikite, ke la 15-an de septembro 1939 estis elsendita al Ekstrema Oriento la unua akto de “I quattro rusteghi”.