Homoj

Sebastiano

La 20-an de januaro la katolika kaj la ortodoksa Eklezioj respektegas Sanktan Sebastianon (256-288), laŭ la tradicio martiron sub Diokleciano.

eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Sebastiano 

Verdire, kiam Papo Paŭlo la 6-a aranĝis revizion de la listo de la Sanktuloj ekde la unua de januaro 1970, ankaŭ Sankta Sebastiano riskis esti forstrekatta, pro manko de fidindaj historiaj donitaĵoj; li “saviĝis” (samkiel aliaj famaj Sanktuloj, interalie: Georgo, Cecilia, Kristoforo, Justina, Barbara, Siro, Lucia, Rozalia, Agata) pro la longa kaj ĝenerala popola devoteco.

Ke Sankta Sebastiano vere ekzistis, estas ekster dubo: al li estas dediĉita antikvega roma Baziliko laŭlonge de Apja vojo, super la Katacomboj, kiuj laŭ li nomiĝas “de Sankta Sebastiano”; tio, kio estas dubinda, estas la postaj rakontoj pri la detaloj de lia martirigo, kun sagoj kaj tiel plu, fantaziaj rakontoj, kiuj tamen, tra la jarcentoj, inspiris generaciojn da artistoj.

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de 2014 de la Suverena Milita Ordeno de Malto (SMOM) kun Sankta Sebastiano, el vitralo de la Baziliko de la Madono de la Neĝo (Sancta Maria ad Nives) de Copertino (Lecce);

– artikolon el “Espero katolika” 1996-9/10, pri la Baziliko de Sankta Sebastiano en Romo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *