Homoj

Giacomo Carissimi

La 12-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1674) de la itala komponisto Giacomo Carissimi (1605-1674),

eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Carissimi

unu el plej grandaj barokaj muzikistoj, aktiva precipe en la kampo del religia muziko, sed ankaŭ en tiu profana (salona kaj teatra).

Li multe influis la muzikon de pluraj Landoj (aparte Francio, Anglio kaj Svedio).

De li oni konservas malmultajn partiturojn, ĉar post lia morto liaj manuskriptoj estis venditaj laŭpeze kiel ruba papero: kio montras, kiom facile oni transiras “de prospero al mizero”,

Mi aldonas:

– la kovrilon de disko kun kelkaj komponaĵoj de Carissimi, inter kiuj “Vanitas vanitatum”; parto de tiu peco povas esti aŭskultata ĉi tie:

www.youtube.com/watch?v=vhQbtYTYEII

– p. 21 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de januaro 1940; estas indikite, ke la 12-an de januaro 1940 estis elsendita al Ekstrema Oriento “salonmuziko de Giacomo Carissimi okaze de datreveno de lia morto-tago”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *