La 11-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1999) de la itala (ĝenova) kantaŭtoro Fabrizio De André (1940-1999),
eo.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9
konsiderata unu el la plej grandaj italaj kantaŭtoroj el ĉiuj tempoj.
Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 18-an de februaro 2020
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/02/18/fabrizio-de-andre-3/
Mi transskribas (en la itala, kaj en traduko al Esperanto) la kanzonon “La guerra di Piero” (La milito de Pjero).
Mi aldonas poŝtmarkon de Jersejo de 2014 (en la anglosaksaj Landoj, ruĝa papavo estas simbolo de militfalintoj)
LA GUERRA DI PIERO
Parole di Fabrizio De André,
musica di Fabrizio De André e Vittorio Centanaro
www.youtube.com/watch?v=KoYw0LHEWLM
Dormi sepolto in un campo di grano
non è la rosa, non è il tulipano
che ti fan veglia dall’ombra dei fossi
ma sono mille papaveri rossi.
«Lungo le sponde del mio torrente
voglio che scendano i lucci argentati,
non più i cadaveri dei soldati
portati in braccio dalla corrente».
Così dicevi ed era d’inverno
e come gli altri verso l’inferno
te ne vai triste come chi deve;
il vento ti sputa in faccia la neve.
Fermati Piero, fermati adesso,
lascia che il vento ti passi un po’ addosso,
dei morti in battaglia ti porti la voce:
“Chi diede la vita ebbe in cambio una croce”.
Ma tu non la udisti e il tempo passava
con le stagioni, a passo di giava,
ed arrivasti a passar la frontiera
in un bel giorno di primavera.
E mentre marciavi con l’animo in spalla
vedesti un uomo in fondo alla valle
che aveva il tuo stesso identico umore
ma la divisa di un altro colore.
Sparagli Piero, sparagli ora,
e dopo un colpo sparagli ancora,
fino a che tu non lo vedrai esangue
cadere a terra a coprire il suo sangue.
«E se gli sparo in fronte o nel cuore,
soltanto il tempo avrà per morire,
ma il tempo a me resterà per vedere,
vedere gli occhi di un uomo che muore».
E mentre gli usi questa premura,
quello si volta, ti vede, ha paura
ed imbracciata l’artiglieria
non ti ricambia la cortesia.
Cadesti a terra senza un lamento
e ti accorgesti in un solo momento
che la tua vita finiva quel giorno
e non ci sarebbe stato ritorno.
«Ninetta mia, a crepare di maggio
ci vuole tanto, troppo coraggio,
Ninetta bella, dritto all’inferno
avrei preferito andarci d’inverno».
E mentre il grano ti stava a sentire
dentro alle mani stringevi il fucile,
dentro alla bocca stringevi parole
troppo gelate per sciogliersi al sole.
Dormi sepolto in campo di grano
non è la rosa, non è il tulipano
che ti fan veglia dall’ombra dei fossi
ma sono mille papaveri rossi.
°°°
LA MILITO DE PJERO
Vortoj de Fabrizio De André,
muziko de Fabrizio De André kaj Vittorio Centanaro
trad. Renato Corsetti
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#LA%20MILITO%20DE%20PIERO
Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa granda papavo.
Apud la bordoj de mia rivero
mi volas vidi nur fiŝan laŭnaĝon
ne plu kadavrojn en tre juna aĝo
kiujn forpuŝas la flu’ al infero.
Tion vi diris dum lasta somero
nun kun aliaj en kota la tero
vi trejnadas malĝoje pro endo
kaj neĝon kraĉas al vi frosta vento.
Haltu vi Piero, haltu momenton
kaj vin surblovi permesu la venton
ĝi flustru la leĝon de ĉiu batalo
se donas vi vivon, jen estas medalo.
Sed vi ne aŭskultis pasadis la tagoj
kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj
kaj vi forfuĝis armean la flagon
estis printempo kaj tre bela tago.
Dum vi kunportis animon tornistre
vi vidis homon ja kvazaŭ prodistre
li havis saman pripenson en koro
sed de la vesto malsaman koloron.
Pafu lin, Piero! Pafu lin lerte!
Kaj por finmurdo pafu lin certe!
Ĝis lia falo rapida al grundo
ĝis lia morto la morto de hundo
Kaj se vi celos ja rekte la koron
li havos tempon nur por la foriro
sed al vi tempo ne mankos por miro
miro pri homo kaj lia doloro.
Dum havas vi tian senton anime
li tuj turniĝas, vin vidas, ektime
abrupte fajras la armilaro
malgraŭ de vi kompleza la faro.
Vi falis al tero sen veo sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke via vivo jam longas neniom
ke ne plu estos reven’ eĉ por iom.
Vi falis al tero sen veo sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke tiu estos la lasta vivsceno
pro vi neniel estos reveno.
Ninjeto mia pro morto en majo
min kaptas multa eĉ troa malgajo
Ninjeto mi al la nigra infero
preferus iri dum vintra vetero.
Kaj dum vin gapis de l’sulkoj la greno
pafilon tenis vi per forta teno
vortojn vi tenis ja firme en buŝo
kiuj ne likvos pro suna la tuŝo.
Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa granda papavo.