Homoj

Umberto – Maria José

La 8-an de januaro 1930 okazis la geedziĝo de Umberto el Savoja (la estonta Reĝo de Italio kun la nomo Umberto la 2-a) kaj Maria José de Belgio.

www.youtube.com/watch?v=80ris0-8mX4 

Mi transskribas parton de tio, kion skribis, pri ĝi, la itala revuo “L’Esperanto” 1930-2:

>La 8-an de januaro Lia Moŝto Umberto el Savoja, Princo de Piemonte, edziĝis je Ŝia Mosto Maria-José, Princino de Belgujo. Ĉeestis la ceremonion dek Reĝoj kaj Reĝinoj, krom 100 princoj, la cefministro, la altaj Ŝtataj Autoritatoj kaj la Diplomataro.

>Romo gastigis pli ol 250.000 personojn, kaj la romaj urbanoj havis la altan honoron esprimi al la Savoja Familio la tutan sindonemecon, fidon kaj amon, kiujn por ĝi sentas 50 milionoj da Italoj.

>Inter la manifestacioj ni memoras: la akcepton flanke de Lia Sankta Moŝto Pio XI de la Reĝoj Princoj, la marŝadon de pli ol 6.000 geanoj de “Dopolavoro” en regionaj kostumoj, kiuj reprezentis ĉiujn belegajn landpartojn de Italujo; la paradon de la 100 Prefektoj (provincestroj), 9000 urbestroj kaj eminentuloj de ĉiuj provincoj kaj komunumoj de l’ Regno; la paradon de 30.000 romaj gelernantoj.

>En la ĉevalkurejo de Parjoli paradis la mirindaj reprezentantoj de la armita nacio, kiu konsistis el 21.000 soldatoj, 1.300 ĉevaloj, 80 kanonoj, 48 armitaj militĉaroj kaj unu aviadista divizio el 300 aeroplanoj.

°°°°°

Mi aldonas unu el la multnombraj poŝtmarkoj eldonitaj porokaze.

Kuriozaĵo:

Vikipedio asertas, ke “Maria José estas la ununura itala reĝino, kies portreto aperis sur serio de poŝtmarkoj”.

it.wikipedia.org/wiki/Maria_Jos%C3%A9_del_Belgio 

Tio veras, se oni parolas pri la monarkia epoko (cetere, Umberto la 2-a estis Reĝo de Italio – kaj Maria José Reĝino de Italio – nur unu monaton, de la 9-a de majo  ĝis la 10-a de junio 1946, ĉar lia patro, Viktoro Emanuelo la 3-a, estis Reĝo de Italio de 1900 ĝis 1946); sed, en la respublikana epoko, en 2002, Italio eldonis poŝtmarkon kun la portreto de Reĝino Elena (Jelena Petrović-Njegoš, princino de Montenegro, edzino de la Reĝo de Italio Umberto la 1-a), kvankam ne kiel Reĝino, sed pro ŝia bonfara agado en la batalo kontraŭ tumoroj.

Mi aldonas ankaŭ ĉi tiun poŝtmarkon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *