Homoj

Joachim du Bellay

La 1-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1600, je nuraj 37 jaroj) de la franca poeta kaj humanisto Joachim du Bellay (1522-1600),

eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_du_Bellay

unu el la fondintoj de la movado “Pléiade” (Pleiado), kiu intencis reformi la francan lingvon kaj literaturon.

Li estas konata pro:

– la literatura manifesto “La Deffence et Illustration de la Langue Francoyse” (La Défense et illustration de la langue française -La Defendo kaj priskribo de la franca lingvo);

– la poeziaj kolektoj “L’Olive” (La Olivo), “Les Regrets” (LA Bedaŭroj) kaj  “Les Antiquités de Rome” (La Antikvaĵoj de Romo).

Aparte fama estas la 31-a soneto de “Les Regrets”, de kiu en moderna epoko Henri Colpi (1921-2006) tiris kanzonon, muzikigitan de Georges Delerue, kaj interpretitan de Georges Brassens en filmo kun Fernandel:

www.youtube.com/watch?v=pHJZ98XW1MM&list=RDpHJZ98XW1MM&start_radio=1&t=26

Ĝenerale, de tiu soneto oni mencias nur la unuan verson, havigante la eraran impreson, ke ĝi celas laŭdegi la aventuran spiriton, de kiu estas esprimo Uliso kaj Jasono; kontraŭe, temas pri korprema kanto de nostalgo pri la simpla vivo de la malproksima patrujo (du Bellay vivis kvar jarojn en Romo, je la sekvo de la onklo Kardinalo, seniluziiĝante pro la korupto kaj la intrigoj, kiujn li trovis tie).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, aldirante, ke pluraj poeziaĵoj de du Bellay estis tradukitakj al Esperanto de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay, aparte en “La Nica literatura revuo” 171 (1), septembro-oktobro 1955, kaj en “Tutmonda sonoro” (p. 327).

Mi transskribas, en la franca kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto, la 31-an soneton (“Heureux qui, comme Ulysse”), kaj aldonas maksimumkarton formitan per portreto de du Bellay kaj franca poŝtmarko de 1958.


Heureux qui, comme Ulysse, a fait un beau voyage,

ou comme cestuy-là qui conquit la toison,

et puis est retourné, plein d’usage et raison,

vivre entre ses parents le reste de son âge!

Quand reverrai-je, hélas, de mon petit village

fumer la cheminée, et en quelle saison

reverrai-je le clos de ma pauvre maison,

qui m’est une province, et beaucoup davantage?

Plus me plaît le séjour qu’ont bâti mes aïeux,

que des palais Romains le front audacieux,

plus que le marbre dur me plaît l’ardoise fine:

plus mon Loir gaulois, que le Tibre latin,

plus mon petit Liré, que le mont Palatin,

et plus que l’air marin la doulceur angevine.

Joachim du Bellay, Les Regrets XXXI

°°°

Beato chi, come Ulisse, ha fatto un bel viaggio,

oppure come quello che conquistò il vello,

e poi è tornato, pieno d’esperienza e di senno,

a vivere fra i suoi il resto della vita!

Ahi, quando rivedrò, del mio piccolo villaggio

fumare il camino, ed in quale stagione

rivedrò il recinto della mia povera casa,

ch’è per me una provincia, e molto di più?

Mi piace di più la casa costruita dai miei avi,

della fronte gagliarda dei palazzi romani,

più del marmo duro mi piace l’ardesia fina:

più la mia gallica Loira del Tevere latino,

più il mio piccolo Liré del monte Palatino,

e più dell’aria di mare la dolcezza angioina.

Joachim du Bellay, trad. Antonio De Salvo

°°°

Feliĉa sorto, kiel Ulisses multvojaĝa

aŭ kiel konkerinto de la ŝaflano ora,

reveni fine hejmen, kaj dum vivresto glora

inter parencoj vivi, pli sperta kaj pli saĝa.

Ve, kiam fumon vian, kameno hejmvilaĝa,

mi vidos gaje fumi, en kiu tempo fora

mi vidos vin, dometo, kaj korto, pli valora

al mi ol tuta reĝa provinco riĉpejzaĝa?

Pli plaĉas al mi mia prapatra domo paca,

ol de palacoj Romaj la frunto plej aŭdaca,

pli ol marmoro dura l’ ardezo fajne blua,

Plia mia Loire galla ol la Tiber’ latina,

pli mia Liré eta ol monto Palatina,

pli ol marvento sala la dolĉa mild’ Anĵua.

Joachim du Bellay, trad. Kálmán Kalocsay

“La Nica literatura revuo” 171 (1), sept-okt 1955,

“Tutmonda sonoro” (p. 327).

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr11/jbellay/sopiroj_xxxi.html 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *