Homoj

Thomas Becket


La 29-a de decembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1170) de la Ĉefepiskopo de Kanterburio kaj Primaso de Anglio, kaj eksa Lordo Kanceliero de la Regno de Anglio, Thomas Becket, en Esperanto Tomaso Becket (1118-11709,

eo.wikipedia.org/wiki/Thomas_Becket

murdita en la Katedralo de Kanterburio pro sia opozicio al Reĝo Henriko la 2-a, kaj proklamita martiro kaj Sanktulo de la katolika Eklezio.

La travivaĵo inspiris verkistojn kaj muzikistojn:

– la angla verkisto Geoffrey Chaucer (1343-1400) verkis “The Canterbury Tales” (La rakontoj de Kanterburio) inspirante sin al la pilgrimado, kiu okazis ĉiujare al la tombo de Tomaso Becket en la Katedralo de Kanterburio;

– la usona verkisto Herman Melville (1819-1991) mencias ĝin en “Moby Dick”;

– la usona verkisto Thomas Stearns Eliot (1888-1965) verkis la dramon “Murder in the Cathedral” (Murdo en la Katedralo); el ĝi, la itala komponisto Ildebrando Pizzetti (1880-1968) tiris la operon “Assassinio nella Cattedrale” (Murdo en la Katedralo);

– la brita verkisto Ken Follett, en la romano “The Pillars of the Earth” (La Pilieroj de la Tero), rakontas la murdon de Tomaso Becket;

– la dramo de la franca verkisto Jean Anouilh (1910-1987) “Becket ou l’honneur de Dieu” (Becket aŭ la honoro de Dio) fariĝis filmo (“Becket “- Becket kaj lia Reĝo), kun Paolo Stoppa, Gino Cervi, Peter O’Toole kaj Richard Burton.

°°°

Fragmento de letero de Tomaso Becket defende al la libero de la Eklezio estis publikigita en “Espero katolika”1990-7.

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_07.htm#5

Mi aldonas bildon tiritan el la retpaĝo “Punto quotidiano”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *