Lokoj

Trebbia

La 18-an de decembro 218 a. K. la Kartaga armeo, sub la gvido de Hanibalo, venkis ĉe rivero Trebla (Trebbia) tiun Roman komandatan de Konsulo Tiberio Sempronio Longo.

it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_della_Trebbia

La Konsulo (memsekura pro ĵusaj venkoj en Sicilio, ĵaluza de sia kolego Publio Kornelio Scipiono, kaj dezirema plenumi la kampanjon antaŭ ol, ĉe la fino de la jaro, li estu devigata transdoni al aliaj la komandon kaj la supozatan gloron) malsaĝe malmuntis la tendaron por ataki, malgraŭ la laceco de la trupoj kaj la malbonegaj veterkondiĉoj; kaj la Kartaganoj, per la helpo de siaj aliancitaj Gaŭloj kaj la subteno de la elefantoj, sangoplene venkis la Romanojn frostiĝintajn kaj akvotrempitajn.

Kuriozaĵo, kiu montras elokvente, kiel tiu travivaĵo estas hodiaŭ rigardata en kontraŭroma klefo en la zono de Insubrio (Pada ebenaĵo): ĉe la (probabla) loko de la batalo, Gazzola en provinco de Piacenza (Plaĉenco), estis starigita monumento, kiu bildigas… elefanton.

Mi transskribas la soneton “Trebbia” de José-Maria de Hérédia (1842-1905), en la franca originalo kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

Mi sendas al mia artikolo de la 22-a de novembro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/22/jose-maria-de-heredia/ 

Mi aldonas:

– tunizian filatelan folieton de 1995, honore al Hanibalo;

– p. 180 de “Literatura Mondo” 1934-10.


LA TREBBIA 

www.youtube.com/watch?v=WpxgbagJJOs&list=PLknbsMFAv73w4pbLP6aZcDd-e8_ZuF4nU&index=71&t=0s 

L’aube d’un jour sinistre a blanchi les hauteurs.

Le camp s’éveille. En bas roule et gronde le fleuve

où l’escadron léger des Numides s’abreuve.

Partout sonne l’appel clair des buccinateurs.

Car malgré Scipion, les augures menteurs,

la Trebbia débordée, et qu’il vente et qu’il pleuve,

Sempronius Consul, fier de sa gloire neuve,

a fait lever la hache et marcher les licteurs.

Rougissant le ciel noir de flamboîments lugubres,

à l’horizon, brûlaient les villages Insubres;

on entendait au loin barrir un éléphant.

Et là-bas, sous le pont, adossé contre une arche,

Hannibal écoutait, pensif et triomphant,

le piétinement sourd des légions en marche. 

José-Maria de Hérédia

°°°°°

LA TREBBIA

L’alba di un giorno sinistro ha imbiancato le alture.

Il campo si sveglia. In basso scorre e rumoreggia il fiume

dove lo squadrone leggero dei Numidi si abbevera.

Ovunque suona il richiamo chiaro dei buccinatori.

Giacché malgrado Scipione, gli auguri menzogneri,

la Trebbia straripata, e che tirasse vento e piovesse,

il Console Sempronio, fiero della sua nuova gloria,

ha fatto innalzare la scure e marciare i littori.

Arrossando il cielo nero di lugubri fiammeggiamenti,

all’orizzonte, bruciavano i villaggi Insubri;

si udiva in lontananza barrire un elefante.

E laggiù, sotto il ponte, addossato a un arco,

Annibale ascoltava, pensoso e trionfante,

lo scalpiccio sordo delle legioni in marcia.

José-Maria de Hérédia, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

TREBBIA

Maten’ de tag’ sinistra blankigis montkolorojn.

Tendar’ vekiĝas. Sube rivero muĝe sinkas;

la skadro de movlertaj Numidoj tie trinkas.

Kun klara vok’ sonoras ĉie bukcinatoroj.

Ĉar malgraŭ Scipiono, falsaj aŭgur-esploroj,

kvankam inundis Trebbia kaj vent’ pluvnubojn vringas,

Sempronius konsulo, kiun gloramo svingas,

ordonis faskojn levi kaj marŝi al liktoroj.

Pentrante nigran ĉielon per brulo ruĝe kupra,

ĉe l’ horizont’ bruladis la vilaĝar’ Insubra;

aŭdiĝis malproksime muĝado elefanta.

Kaj tie, sub la ponto, apoge ĉe l’ arkado,

enpense, Hanibalo aŭskultis, triumfanta,

kiel plandbruas surde legioj en marŝado.

José-Maria de Hérédia, trad. Gaston Waringhien,

“Literatura Mondo” 1934-10, p. 180

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *