Homoj

Edoardo Sanguineti

La 9-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1930) de la itala (ĝenova) poeto, verkisto kaj politikisto Edoardo Sanguineti (1930-2010)

it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Sanguineti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 9-an de decembro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/12/09/edoardo-sanguineti-3/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Postkarten”, kaj aldonas portreton de la poeto.


POSTKARTEN

24.

ho insegnato ai miei figli che mio padre è stato un uomo straordinario: (potranno

raccontarlo, così, a qualcuno, volendo, nel tempo): e poi, che tutti 

gli uomini sono straordinari: 

e che di un uomo sopravvivono, non so, 

ma dieci frasi, forse (mettendo tutto insieme: i tic, 

i detti memorabili, i lapsus): 

e questi sono i casi fortunati:

Edoardo Sanguineti

24.

mi instruis al miaj gefiloj, ke mia patro estis eksterordinara homo: tiamaniere ili povos,

al iu, tion, iam, rakonti laŭvole): kaj poste, ke ĉiuj 

homoj eksterordinaras: 

kaj ke de homo.postvivas, mi ne scias, 

nu, dek frazoj, eble (ĉion kunmetante: tikojn, 

memorindajn diraĵojn, misparolojn): 

kaj tiuj se ŝanco favoras:

Edoardo Sanguineti, trad. Giulio Cappa 

(taglibro de la tradukinto, Facebook 20140415)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *