Homoj

Lorenzo Ghiberti

La 1-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1455) de la itala (florenca) oraĵisto, skulptisto, pentristo kaj verkisto Lorenzo Ghiberti (elp. Giberti) (1378-1455),

eo.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_Ghiberti 

fama precipe pro la oraj skulptaĵoj de la pordo de la Baptejo de Florenco origine konceptita kiel norda pordo, sed poste muntita oriente (vid-al-vide al la Katedralo de Sankta Maria de l’ Floro); la pordo estas tiel bela, ke Mikelanĝelo kiel unua nomis ĝin “la Pordo de l’ Paradizo”.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 1-a de decembro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/12/01/lorenzo-ghiberti/ 

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Respubliko San Marino, kun detalo de la “Pordo de l’ Paradizo”;

– p. 262 de la “Gvidibro pri Florenco” (zorge de Pier Vittorio Orlandini).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *