Sen kategorio

Sankcioj

La 18-an de novembro 1935 la Societo de Nacioj decidis la altrudon al Italio de “Ekonomiaj sankcioj”, pro la itala agreso al Abisenujo.

it.wikipedia.org/wiki/Sanzioni_economiche_all%27Italia_fascista

La sankcioj, kiuj validis de la 18-a de novembro 1935 ĝis la 14-a de julio 1936, malpermesis la eksporton al eksterlando de italaj produktoj, kaj la importon al Italio de materialoj utilaj por la milita afero.

Trafita en la nacia orgojlo, kaj fiera pro la konkero de Imperio, la itala popolo kuntiriĝis ĉirkaŭ la faŝistan Registaron: tiu estis la momento de plejgranda aliĝo al la reĝimo.

En preskaŭ ĉiuj italaj Komunumoj, sur la urbodomon estis metitaj ŝtontabuloj, por ĉiama memorigo de la “maljustaj sankcioj” kaj de la ekonomia sieĝo.

Ankaŭ la esperantista movado partoprenis la reagon kontraŭ la sankcioj, kun apartaĵo, pro sia specifa kampo de agado; en numero 1936-1 de la revuo “L’Esperanto” oni legas, interalie:

(sekvas traduko):

>La battaglia antisanzionista non si limita al campo economico, ma si estende a tutta l’attività nazionale. L’Italia va ora rapidamente emancipandosi da tutte le infiltrazioni straniere, proteggendo la sua civiltà millenaria contro ogni tentativo di inquinamento. Così nel campo linguistico la Nazione sta liberandosi da quel servilismo verso idiomi di altri Paesi che si manifestava da tempo, da una parte attraverso la introduzione di una grande quantità di neologismi stranieri, spesso inutili, nel vocabolario italiano, e dall’altra mediante l’uso delle lingue estere nei convegni e congressi internazionali ed in ogni altra relazione con gli stranieri.

(Traduko):

>La kontraŭsankcia batalo ne limiĝas al la ekonomia kampo, sed etendiĝas al la tuta nacia agado. Italio nun rapide emancipiĝas de ĉiuj fremdaj enŝoviĝoj, protektante sian jarmilan civilizon kontraŭ ĉiu klopodo de malpurigo. Tiel en la lingva kampo la Nacio estas liberiganta sin de tiu servutemo al lingvoj de aliaj Landoj, kiu manifestiĝis de longa tempo, unuflanke per la enkonduko en la italan vortaron de granda kvanto da fremdaj neologismoj, ofte senutilaj, kaj aliflanke per la utiligo de la fremdaj lingvoj en la internaciaj kunvenoj kaj kongresoj, kaj en ĉiu alia rilato kun fremduloj.

Bildo: ŝtontabulo sur la urbodomo de Napolo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *