La 10-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1759) de la germana poeto, filozofo, dramverkisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich von Schiller, konata kiel Friedrich Schiller (1759-1805).
eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Schiller
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, ankaŭ por parta listo de liaj verkoj tradukitaj al Esperanto, kaj aldonas germanan poŝtmarkon de 2009 kun la aforismo “Die Kunst ist eine Tocher der Freiheit” (Arto estas filino de libero).
En 2007 germana kantogrupo Wise Guys faris kanton laŭ ideo de usona Michael Jackson – Schiller
Schiller verkas tre komplike, mi legas ĉiun paĝon trifoje.