Homoj

Guido Reni

La 4-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1575) de la bolonja pentristo Guido Reni (1575-1642),

eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Reni

          la plej fama el sia generacio, kiu multe influis la hispanajn pentristojn José de Ribera (1591-1652) kaj Bartolomé Esteban Murillo (1618-1682), kaj la francan Charles Le Brun (1619-1690).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, aldonante anekdoton.

Inter la plej famaj verkoj de Guido Reni, estas (en la roma preĝejo de Sankta Maria de la Koncipiĝo, popole dirita de la Kapucenoj en strato Veneto), la pentraĵo “Ĉefanĝelo Miĥaelo, kiu venkas la diablon”.

La Ĉefanĝelo havas ĉiele belegan vizaĝon, dum la diablo estas malbelega: temas pri venĝo de la artisto, kiu donis al la diablo la vizaĝajn trajtojn de Kardinalo Giovanni Battista Pamphilj, poste Papo kun la nomo Inocento la 10-a (1574-1655), kiu malŝatis lin.

Mi aldonas:

– la pentraĵon de Guido Reni;

– vatikanan poŝtmarkon de 2000, kun Papo Inocento la 10-a.

°°°°°

En la preĝejo de la Kapucenoj okazis, en la sesdekaj jaroj de pasinta jarcento, solena celebro honore al la Madono de la Espero (de kiu pentraĵo estas gastigita  en la preĝejo), ĉiela Patronino de la esperantistaj katolikoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *