Homoj

Paul Valéry

La 30-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de la franca verkisto, poeto kaj filozofo Ambroise Paul Valéry, konata kiel Paul Valéry (1871-1945).

eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Val%C3%A9ry 

Krom pro memorindaj poeziaĵoj, li estas fama pro siaj “Cahiers” (Kajeroj), en kiuj, en miloj da paĝoj, li elmontras kaj komentas la vagantan fluon de la ĉiutagaj okazaĵoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– francan poŝtmarkon de 1954;

– p. 36 de “Literatura Mondo” 1935-2.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *