Homoj

Mario Luzi

La 20-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1914) de la itala (florenca, sed devena el la suda Toskana Maremo) poeto kaj verkisto Mario Luzi (1914-2005).

eo.wikipedia.org/wiki/Mario_Luzi

Mi jam parolis pri li la 20-an de oktobro 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/20/mario-luzi/

kaj la 20-an de oktobro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/10/20/mario-luzi-2/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, lian poeziaĵon “A mezzacosta” (Duondeklive), kaj aldonas la kovrilon de la volumo “Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo, dua parto”, Milano ExCogita 2010.


A MEZZACOSTA 

Dapprima si sale lentamente. 

Dopo la strada infila ad uno ad uno 

paesi che solo a nominarli il sangue s’agghiaccia. 

Luoghi uno accanto all’altro 

dove il pensiero soverchiato 

si fissa in un’idea di morte. 

Ora meno che altrove ce n’è traccia; e ai segni 

di speranza risorta si stupisce, 

si pensa che intorno a questo ramo 

fiorito ci sia aria di miracolo… 

Mario Luzi

°°°°°

DUONDEKLIVE

Unue alsupras oni lante, 

poste strato aliras unuopajn 

vilaĝojn kies eĉ la nomo frostigas la sangon. 

Lokoj unu ĉe alia 

kie la penso subpremata 

fiksiĝas en ide’ pri morto. 

Nun ĉi tie malplias ties spur’; pro signoj 

de reviva espero ni ekmiras, 

ni pensas ke ĉirkaŭ tiu branĉo 

en floro ŝvebas etoso mirakla… 

Mario Luzi, trad. Nicolino Rossi

(el “Literatura rigardo tra la suda toskana Maremo”)

 “Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo, dua parto”,

ExCogita Milano 2010

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *