La 12-an de oktobro 1427 la venecianoj, gvidataj de Francesco Bussone, Grafo de Karmagnola (1380-1442), venkobatis la milananojn en la batalo de Maclodio/ Maklodio (en la provinco de Brescia/ Breŝto).
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Maclodio
Senkonsidere pri ĝia politika kaj milita graveco (interalie, ĝi transdonis Bergamon al la Respubliko de Venecio), tiu batalo estas fama ĉar Alessandro Manzoni (1785-1873) komentis ĝin en la tragedio “Il Conte di Carmagnola” (La Grafo de Carmagnola, per la enŝovo de Ĥoro, kiu priskribas la komencon de la batalo kaj eldiras juĝojn.
Milito estas ĉiam absurda; des pli en ĉi tiu kazo, en kiu kunpuŝiĝas “fratoj kontraŭ fratoj”, kiuj havas komune la teritorion, la lingvon kaj la devenon.
Fine de la Ĥoro, la ideo de frateco plivastiĝas al la tuta homaro.
Mi transskribas la tekston de la Ĥoro, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, kaj aldonas italan poŝtmarkon de 1923 pro la kvindeka datreveno de la morto de Alessandro Manzoni.
LA BATTAGLIA DI MACLODIO
“Il Conte di Carmagnola”, atto II
s’ode a destra uno squillo di tromba;
a sinistra risponde uno squillo:
d’ambo i lati calpesto rimbomba
da cavalli e da fanti il terren.
Quinci spunta per l’aria un vessillo;
quindi un altro s’avanza spiegato:
ecco appare un drappello schierato;
ecco un altro che incontro gli vien.
Già di mezzo sparito è il terreno;
già le spade rispingon le spade;
l’un dell’altro le immerge nel seno;
gronda il sangue; raddoppia il ferir.
Chi son essi? Alle belle contrade
qual ne venne straniero a far guerra
qual è quei che ha giurato la terra
dove nacque far salva, o morir? –
D’una terra son tutti: un linguaggio
parlan tutti: fratelli li dice
lo straniero: il comune lignaggio
a ognun d’essi dal volto traspar.
Questa terra fu a tutti nudrice,
questa terra di sangue ora intrisa,
che natura dall’altre ha divisa,
e ricinta con l’alpe e col mar.
Ahi! Qual d’essi il sacrilego brando
trasse il primo il fratello a ferire?
Oh terror! Del conflitto esecrando
la cagione esecranda qual è?
Non la sanno: a dar morte, a morire
qui senz’ira ognun d’essi è venuto;
e venduto ad un duce venduto,
con lui pugna, e non chiede il perché.
Ahi sventura! Ma spose non hanno,
non han madri gli stolti guerrieri?
Perché tutte i lor cari non vanno
dall’ignobile campo a strappar?
E i vegliardi che ai casti pensieri
della tomba già schiudon la mente,
ché non tentan la turba furente
con prudenti parole placar? –
Come assiso talvolta il villano
sulla porta del cheto abituro
segna il nembo che scende lontano
sopra i campi che arati ei non ha;
così udresti ciascun che sicuro
vede lungi le armate coorti,
raccontar le migliaja de’ morti,
e la piéta dell’arse città.
Là, pendenti dal labbro materno
vedi i figli che imparano intenti
a distinguer con nomi di scherno
quei che andranno ad uccidere un dì;
qui le donne alle veglie lucenti
de’ monili far pompa e de’ cinti,
che alle donne diserte de’ vinti
il marito o l’amante rapì.
Ahi sventura! sventura! sventura!
Già la terra è coperta d’uccisi;
tutta è sangue la vasta pianura;
cresce il grido, raddoppia il furor.
Ma negli ordini manchi e divisi
mal si regge, già cede una schiera;
già nel volgo che vincer dispera,
della vita rinasce l’amor.
Come il grano lanciato dal pieno
ventilabro nell’aria si spande;
tale intorno per l’ampio terreno
si sparpagliano i vinti guerrier.
Ma improvvise terribili bande
ai fuggenti s’affaccian sul calle;
ma si senton piú presso alle spalle
scalpitare il temuto destrier.
Cadon trepidi a piè dei nemici,
rendon l’arme, si danno prigioni:
il clamor delle turbe vittrici
copre i lai del tapino che muor.
Un corriero è salito in arcioni;
prende un foglio, il ripone, s’avvia,
sferza, sprona, divora la via
ogni villa si desta al romor.
Perché tutti sul pesto cammino
dalle case, dai campi accorrete?
Ognun chiede con ansia al vicino,
che gioconda novella recò?
Donde ei venga, infelici, il sapete,
e sperate che gioja favelli?
I fratelli hanno ucciso i fratelli:
questa orrenda novella vi do.
Odo intorno festevoli gridi;
s’orna il tempio, e risuona del canto;
già s’innalzan dai cori omicidi
grazie ed inni che abbomina il ciel.
Giú dal cerchio dell’Alpi frattanto
lo straniero gli sguardi rivolve;
vede i forti che mordon la polve,
e li conta con gioja crudel.
Affrettatevi, empite le schiere,
sospendete i trionfi ed i giuochi,
ritornate alle vostre bandiere:
lo straniero discende; egli è qui.
Vincitor! Siete deboli e pochi?
Ma per questo a sfidarvi ei discende;
E voglioso a quei campi v’attende
dove il vostro fratello perì.
Tu che angusta a’ tuoi figli parevi,
tu che in pace nutrirli non sai,
fatal terra, gli estrani ricevi:
tal giudizio comincia per te.
Un nemico che offeso non hai
a tue mense insultando s’asside;
degli stolti le spoglie divide;
toglie il brando di mano a’ tuoi Re.
Stolto anch’esso! Beata fu mai
gente alcuna per sangue ed oltraggio?
solo al vinto non toccano i guai;
torna in pianto dell’empio il gioir.
Ben talor nel superbo viaggio
Non l’abbatte l’eterna vendetta;
ma lo segna; ma veglia ed aspetta;
ma lo coglie all’estremo sospir.
Tutti fatti a sembianza d’un Solo;
figli tutti d’un solo Riscatto,
in qual ora, in qual parte del suolo,
trascorriamo quest’aura vital.
Siam fratelli; siam stretti ad un patto:
maledetto colui che l’infrange,
che s’innalza sul fiacco che piange,
che contrista uno spirto immortal!
Alessandro Manzoni
°°°°°
LA BATALO ĈE MAKLODIO
(Ĥoro el la dramo: La Grafo de Karmagnola)
Dekstre jen ekaŭdiĝas trumpeto,
trumpetsono maldekstre respondas;
de ĉevaloj kaj homoj premata
ambaŭflanke resonas teraĵ’.
Flag’ aperas el tiu-ĉi flanko,
jen el tiu vidiĝas alia,
jen antaŭen alpaŝas areto,
jen alia alkuras al ĝi.
Interspac’ inter ili nuliĝas,
jam la glavoj repuŝas la glavojn,
la aliajn la unuj trapikas:
fluas sang’, duobliĝas vundad’.
Kiuj do estas ili? Fremdulo
kiu do al belland’ almilitis?
Kiu ĵuris la naskpatrolandon
igi sava aŭ morti li mem?
Saman landon kaj saman lingvaĵon
havas ili; fremdulo asertas
ilin fratoj; la samdevenajo
elaperas el ĉies vizaĝ’;
nutristino de ĉiuj ja estis
tiu land’ nun per sango kovrata
kiun igis aparte Naturo
el l’ aliaj per Alpoj, per mar’.
Malpiegan ve! kiu la glavon
por la fraton mortigi eltiris?
de konflikt’ abomena ve! kio
estas ja l’ abomena kial’?
Nesciate: jen ĉiu alvenis
senkolera mortigi aŭ morti
kaj vendata al estro vendata
nesciante batalas kun li.
Ve! ĉu do la frenezaj soldatoj
ne edzinojn, patrinojn ne havas?
Kiel tiuj ne kuras eltiri
siajn karajn el fibatalej’?
maljunuloj, de l’ tomb’ al saĝpensoj
malfermintaj prudenton, do kial
ne klopodas por aron kruelan
kvietigi per dolĉa parol’?
Kiel foje, ĉe l’ pord’ sidiĝantan
de kvieta domet’, kamparano
uraganon rigardas falantan
ne plugitajn sur kampojn de si;
tiel ĉiu la trupojn armatajn
malproksime vidante, trankvile
pri sennombraj rakontas mortintoj
de brulegoj kaj pri la kompat’.
Atentemaj al lipo patrina
staras tie la knaboj lernante
la de si mortigotajn baldaŭe
distingadi per aĉa moknom’.
Kaj ĉe, l’ festoj brilegaj, virinoj
malhumile juvelojn vidigas
kiujn al la senhelpaj edzinoj
de l’ venkitoj forrabis venkint’.
Malfeliĉ’, malfeliĉ’, malfeliĉo!
Jam kovriĝas teraĵ’ per mortintoj,
jam sangiĝas la tuta ebeno
pligrandiĝas brueg’ kaj koler’.
Sed en vicoj mankantaj kaj disaj
ŝanceliĝas, jam cedas areto,
en amas’ kiu plu ne esperas
je la venk’, renaskiĝas vivam’.
Kiel el svingopleto ĵetita
en l’aeron la gren’ disŝutiĝas,
tiel disen forkuras venkitoj
tra la vasta ĉirkaŭa eben’.
Sed subite jen bandoj timigaj
al kurantoj ĉe l’ voj’ ekaperas,
pli proksime aŭdiĝas ĉe ŝultroj
piedfrap’ de terura ĉeval’.
Falas ili tremantaj genue
submetiĝas, kaptitoj sin igas;
per brueg’ de l’amasoj venkanta
de mortantoj kovriĝas ĝemad’.
Kurier’ jen ĉevalon ekrajdas
folieton ekprenas, foriras,
vipas, spronas, galopas tra l’vojo
ĉe l’ bruego vekiĝas la land’.
Kial ĉiuj al vojo premata
el dometoj, el kampoj alkuras?
Al najbar’ eksploriĝas de ĉiu:
kiu estas feliĉa novaĵ’’?
Mizeruloj, el kie li venas
ja vi scias kaj vi bonesperas?
Siajn fratojn mortigis la fratoj:
tiu estas terura novaĵ’.
Ekaŭdiĝas festkrioj ĉirkaŭe,
ornamiĝas preĝej’ kaj resonas
per la kantoj el koroj mortigaj
kiujn certe malamas Ĉiel’.
Dume el la ringego de l’ Alpoj
la fremdulo rigardas malsupren
kaj la terenĵetitajn fortulojn
li kalkulas kruela kun ĝoj’.
Ho rapidu, tuj, tuj, enviciĝu,
triumfludojn ve! tuj interrompu;
flagojn viajn reprenu; alkuras,
estas jam la fremdul’ tie-ĉi.
Ho venkintoj, vi estas malmultaj;
ekscitante pro ti’ li alvenas;
kie fratoj la viaj elfalis
tre volonte atendas vin li.
Ci, mallarĝa ŝajnanta al filoj
ne sciantaj paceme vivadi,
fatalland’ la fremdulojn gastigu:
tia juĝ’ ekkomencas por ci.
Malamik’ kiun ci ne ofendis
en hejm’ cia insulte sidiĝas,
l’ akiraĵojn de la malsaĝuloj
kaj l’armilojn ekkaptas jen li.
Ankaŭ li malsaĝega! Ĉu eble
estis iam feliĉa krimulo?
Ne venkitoj ja nure suferas,
ploros ankaŭ fiera venkint’.
Malhumila en lia vojaĝo
lin indulgas Ĉiela la venĝo,
sed maldorma ĝi sekvas, atendas,
lin ekkaptas ĉe lasta spireg’.
Laŭ simil’ de nur Unu kreitaj,
filoj ĉiuj de Unu Kompenso,
kiam ajn ni travivas, en loko
kiu ajn de la tera supraj’,
fratoj ja estas ni, jeĵurintaj:
malbenegon al kiu ĵurrompas,
kiu sur mizerulo leviĝas
ĉagrenant’ de senmorta spirit’!
Alessandro Manzoni, trad. Domenico Rivoir
(“L’Esperanto” 1915-1, p. 14-15)