Homoj

Daniele Comboni

La 10-a de oktobro estas la datreveno de la morto (je nuraj 50 jaroj, en 1881, en Kartumo en Sudano), de la itala misiista Episkopo Daniele Comboni (1831-1881), 

eo.wikipedia.org/wiki/Daniele_Comboni

fondinto de la Instituto de Kombonianoj kun la moto “Salvare l’Africa con l’Africa” (Savi Afrikon per Afriko), tiom, ke la revuo de la Instituto titoliĝas “Nigrizia” (Nigrujo)

Li estas respektegata kiel Sanktulo de la katolika Eklezio.

Plurfoje skibis pri li “Espero katolika”, ekzemple en numeroj 1981-9, p. 159 kaj 1996-3/4, p. 43); artikolo estis surondigita la 9-an de majo 1981 de la Itala Radiotelevido-RAI( Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas maksimum-karton formitan per la itala poŝtmarko de 1981, laŭ skizo de Pietro Nicolò Arghittu, pro la 150-a datreveno de la naskiĝo de Comboni.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *