Homoj

Niccolò Tommaseo

La 9-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1802) de la lingvisto, verkisto, poeto kaj patrioto Niccolò Tommaseo (1802-1874).

it.wikipedia.org/wiki/Niccol%C3%B2_Tommaseo

Unika ekzemplo de kultura kosmopolitismo, Tommaseo estas fama precipe pro “Dizionario della lingua italiana” (Vortaro de la itala lingvo) kaj pro  “Nuovo Dizionario de’ Sinonimi della lingua italiana” (Nova Vortaro de la Sinonimoj de la itala lingvo), ankoraŭ nun utiligataj, la romano “Fede e bellezza” (Fido kaj beleco), la studoj pri la toskanaj, iliriaj, novgrekaj kaj korsikaj kulturoj, la poemaro “Confessioni” (Konfesoj), iaspeca respondo al la “Canti” (Kantoj) de Giacomo Leopardi, kiun li ne povis toleri pro “lia malvarma blasfemo kaj la teda malfeliĉaĵo”), kaj “Commento alla Divina Commedia” (Komento pri la Dia Komedio).

Li estis influa patrioto en Venecio (kvankam naskiĝinta en 

Dalmatio, tiutempe habsburga kaj hodiaŭ kroata, Tommaseo  ĉiam sentis sin italo); li kontraŭstaris la unuigon de Italio sub dinastio Savoia (koherece, li rifuzis la nomumon kiel Senatano de de la Regno de Italio), kaj (kvankam profunde katolika), asertis la neceson de la rezigno de la katolika Eklezio al la surtera povo.

Mi transskribas, en la itala kaj en anonima traduko al Esperanto, parton de lia poeziaĵo, kaj aldonas italan poŝtmarkon de 1974, laŭ skizo de Giuseppe Verdelocco, pro la umuajarcenta datreveno de la morto de Tommaseo, kun la monumento de Francesco Barzaghi (1839-1892) starigita en Venecio en 1882.


FOGLIA

Foglia, che lieve a la brezza cadesti

sotto i miei piedi, con mite richiamo

forse ti lagni perch’io ti calpesti.

   Mentr’ eri viva sul verde tuo ramo,

passai sovente, e di te non pensai;

morta ti penso, e mi sento che t’amo.

   Tu pur coll’aure, coll’ombre, co’ rai

venivi amica nell’anima mia;

con lor d’amore indistinto t’amai.

   Conversa in loto ed in polvere, o pia,

per vite nuove il perpetuo concento

seguiterai della prima armonia.

Niccolò Tommaseo

°°°

FOLI’ MALPEZA

Foli’, falinta malpeze je l’ vento,

sub pied’ mia, per milda riproĉo,

ĉar mi vin tretis, vi estas en plendo.

   Dum sur branĉ’ verda vi estis en loĝo

ofte mi pasis sen pens’ al via vivo;

nun, por vi morta, jen mia amvoĉo.

   En vi, iĝinta jen polvo jen ŝlimo,

per novaj vivoj la kanto konstanta

pludaŭros de l’ harmonia sublimo.

   Kaj mi, vin viva en mi mem sentanta,

jen baldaŭ falos kaj l’ korpon forĵetos

al flor’, al ond’ al elektr’, al vent’ kanta.

Niccolò Tommaseo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *