Homoj

Girolamo Kellner

Hodiaŭ mi prezentas nekutiman personon, ne famam, sed kiu meritas esti memorigata, alme de la esperantistoj: fraton Girolamo (Karlo) Kellner.

Jen tio, kion skribas pri li “Espero katolika” en numero 1979-10/11:

>Fr. Girolamo (Karlo) Kellner, trapisto vivanta apud Romo sed naskiĝinta en Budapeŝto (Hungario), 30.9.1979 plenumis 90 jarojn. Li lernis Esperanton en 1918, kiel militkaptito en Irkutsk (Siberio).

           Mi aldonas foton de Frato Girolamo, kiu, en la monaĥejo de Trapistoj ĉe Frattocchie apud Romo, estis liberigita de la devo je silento, ĉar li havis la taskon vendi al la publiko la vinon produktitan de la Fratoj.

Sur unu el al vandoj de la vendejo li estis skribinta en Esperanto “Ili ne havas vinon” (el la evangelia rakonto pri la Nuptoj en Kana); kaj de ĉiuj klientoj li petis subskribi la faman peticion al Unuiĝintaj Nacioj (v. “L’Esperanto” 1966-11, paĝoj 143-144). Li kolektis pli ol 5.000 subskribojn, sed lia engaĝiteco restis nekonata.

Mi aldonas:

– foton de Frato Girolamo;

– p-143-144 de “l’Esperanto”1966-11.


Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *