Homoj

Achille Campanile

La 28-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1899) de la itala verkisto Achille Campanile (1899-1977).

it.wikipedia.org/wiki/Achille_Campanile

Li devis longe atendi, antaŭ ol al lia prozo estis rekonita literatura digno, ĉar lia tute persona humura stilo, antaŭanto de la teatro de absurdo de Eugène Ionesco kaj de Totò, estas farita el kuriozaj asociiĝoj de ideoj kaj el vortludoj, kiuj (nur ŝajne) limas sensencaĵon.

Ĉi tiuj karakterizoj igas malfacilege traduki lian prozon al aliaj lingvoj; tamen, iu faris tion, Giulio Cappa, tradukante al Esperanto en “Beletra almanako” 36:

– El “Manuale di conversazione” (Konversacia manlibro), p. 71-78

– El “Tragedie in due battute” (Fulmorapidaj tragedioj) p. 80-89

Bildo: kovrilo de la libro “Tragedie in due battute”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *