Homoj

Gea della Garisenda

La 24-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1878) de la itala (emilia) kantistino Alessandra Drudi (1878-1961),

it.wikipedia.org/wiki/Gea_della_Garisenda

konata per la artista nomo Gea della Garisenda (la nomo estis elektita de Gabriele D’Annunzio, kiu tamen ne konsideris, ke la kantistino ne estis emilia, sed romanja, kaj do havis nenian rilaton kun la Turoj de Bolonio).

Gea della Garisenda estas memorigata precipe ĉar la 8-an de septembro 1911, ĉe Teatro Balbo de Torino, kovrita nur per la itala trikolora flago, lanĉis la patriotan himnon “Al Tripoli” (al Tripolo), pli konatan per la unua verso de la strofo, “Tripoli bel suol d’amore” (Tripolo, bela lando de amo), laŭ vortoj de Giovanni Corvetto kaj muziko de Colombinob Arona. 

www.youtube.com/watch?v=yslUUVO2Rnc 

La himno estis en rilato kun la milito de Libio (1911-1912), kiu tiuepoke estis konata per la nomo “itala-turka milito”, jen ĉar ĝi koncernis ne nur Libion, jen ĉar Libio kiel unueca Lando ne ekzistis, sed oni distingis Tripolion kaj Cirenion.

La himno igas kompreni, optimisme, ke temos pri “milita promenado”, kaj ruze okulumas al la ĝuoj de la “postmilito”; kontraŭe, temis pri tre sanga milito, kun ambaŭflankaj epizodoj de sovaĝeco, priskribitaj de Filippo Tommaso Marinetti en siaj militaj kronikoj.

Mi transskribas la tekston de la himno.

Mi aldonas:

– foton de la elŝipiĝo en Tripolo de la italaj trupoj, la 11-an de oktobro 1911;

– karton kun la Turoj de Bolonjo (inter kiuj Garisenda), utiligitan por la speciala stampo okaze de la 24-a Itala Kongreso de Esperanto (Bolonjo 1952).


Sai dove s’annida più florido il suol?

Sai dove sorride più magico il sol?

Sul mar che ci lega coll’Africa d’or,

la stella d’Italia ci addita un tesor.

Tripoli, bel suol d’amore, ti giunga dolce questa mia canzon,

sventoli il Tricolore sulle tue torri al rombo del cannon!

Naviga, o corazzata: benigno è il vento e dolce è la stagion.

Tripoli, terra incantata, sarà italiana al rombo del cannon.

A te, Marinaro, sia l’onda sentier;

sia guida Fortuna per te Bersaglier;

và e spera, soldato, Vittoria è colà…

Hai teco l’Italia che gridati: va!

Tripoli, bel suol d’amore, …

Al vento africano che Tripoli assal

già squillan le trombe la marcia real.

A Tripoli i turchi non regnano più:

già il nostro vessillo issato è laggiù…

Tripoli, bel suol d’amore, ….

Un bel militare voleva da me un sì per qualcosa (sapete cos’è).

Gli dissi ridendo: “Tu avrai quel che vuoi;

ma prima, birbante, va’ a Tripoli, e poi…”!

Tripoli, bel suol d’amore,…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *