Homoj

Marco Polo

La 15-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1254) de la vojaĝisto, verkisto, ambasadoro kaj komercisto Marco Polo (1254-1324), en Esperanto Marko Polo.

eo.wikipedia.org/wiki/Marko_Polo

Mi jam parolis pri li la 15-an de septembro 2019; mi sendas al tiu ampleksa prezento.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/09/15/marco-polo/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, parton de ĉapitro 95 de lia verko “Divisiment dou monde” (La priskribo de la mondo), konata kiel “Le livre des Merveilles” (La libro de la Mirindaĵoj) aŭ “Il Milione” (La Miliono); la peco montras, ke jam tiutempe en Ĉinio oni utiligis papermonon, kio en Okcidento aspektis “mirindaĵo”, tiom ke multaj pridubis la rakontojn de Marko Polo.

Recenzo pri ls Esperanta versio de “La libro de la Mirindaĵoj” aperis en “l’Esperanto” 2002-3, p. 6.

Mi aldonas:

– unu el la du italaj poŝtmarkoj de 1954 pro la 700-a datreveno de la naskiĝo de Marko Polo;

– la kovrilon de la Esperanta traduko de la “La libro de la Mirindaĵoj”.


Or sappiate che l‘ Grande Sire fa fare una cotal moneta com’io vi dirò. Egli fa prendere scorza d’un àlbore ch’à nome gelso – èe l’àlbore le cui foglie mangiano li vermi che fanno la seta -, e cogliono la buccia sottile che è tra la buccia grossa e ’l legno dentro, e di quella buccia fa fare carte come di bambagia; e sono tutte nere. Quando queste carte sono fatte così egli ne fa de le piccole, che vagliono una medaglia di tornesegli picculi, e l’altra vale uno tornesello, e l’altra vale un grosso d’argento da Vinegia, e l’altra un mezzo, e l’altra 2 grossi, e l’altra 5, e l’altra 10, e l’altra un bisante d’oro, e l’altra 2, e l’altra 3; e così va infino 10 bisanti. E tutte queste carte sono sugellate del sugello del Grande Sire, e ànne fatte fare tante che tutto ’l tesoro (del mondo) n’appagherebbe. E quando queste carte sono fatte, egli ne fa fare tutti li pagamenti e spendere per tutte le province e regni e terre ov’egli à segnoria; e nesuno gli osa refiutare, a pena della vita.

E sì vi dico che tutte le genti e regioni che sono sotto sua segnoria si pagano di questa moneta d’ogne mercatantia di perle, d’oro, d’ariento, di pietre preziose e generalemente d’ogni altra cosa. E sì vi dico che la carta che si mette (per) diece bisanti, no ne pesa uno.

Marco Polo, “Il Milione”, cap. 95

°°°

La Granda Sinjoro fabrikas tian monon, kian mi diros al vi; li prenigas per homoj la ŝelon de arboj, kiujn ni nomas morusarboj, kaj kiujn ill nomas “gelsus”, tiuj, kies  foliojn manĝas la raŭpoj produktanta silkon, kaj kiuj estas tiel multnombraj, ke ĉiuj kampoj estas plenaj je ili. Ili prenas la maldikan haŭton, kiu troviĝas inter la dika ekstera ŝelo, kaj kiu estas blanka; el tiu maldika haŭto, li ordonas prepari folioin similajn al tiuj el kotona papero, kaj ili estas tute nigraj. Kaj kiam ili estas pretaj, li distranĉigas ilin tiamaniere: la plej malgranda valoras ĉe ili proksimume duonon de malgranda “tornesel”, kaj la sekva, iomete pli granda, unu “tornesel”-on; la sekva, ankoraŭ iom pli granda, duonon de venecia groŝo, la posta, unu arĝentan groŝon, la posta, du groŝojn, la posta, kvin groŝojn, la posta dek groŝojn, la posta unu oran bizanton, kaj la posta, du orajn bizantojn, kaj la posta, tri orajn bizantojn, kaj oni progresas tiamantere ĝis dek oraj bizantoj. 

Ĉiuj tiuj folioj ricevas la sigelon de la Granda Sinjoro, sen kiu ili valoras nenion.

Kaj kiam tiuj folioj estas faritaj, li per ili pagas ĉiujn siajn pagojn kaj distibuigas ilin en ĉiuj provincoj kaj reĝejoj kaj landoj, kies mastro li estas; kaj neniu aŭdacas rifuzi ilin, ĉar tio kostus al li la vivon.

Ĉiuj homoj, kiuj vivas sub liaj leĝoj, volonte akceptas tiujn foliojn kiel pagon, ĉar ĉie kien ili iras, ili per ili faras ĉiujn siajn pagojn. Kaj mi eĉ diros al vi: ili estas tiel malpezaj, ke la folio, kiu valoras dek bizantojn, pezas eĉ ne unu.

Marko Polo, “La libro de la Mirindaĵoj”, trad. Daniel Morand,

Rotterdam 2001, UEA, p. 214-215

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *