Homoj

John Ronald Reuel Tolkien

La 2-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1973) de la anglalingva verkisto kaj filologo John Ronald Reuel Tolkien (1892-1973), konata kiel J. R. R. Tolkien, naskiĝinta en Sudafriko,

eo.wikipedia.org/wiki/John_Ronald_Reuel_Tolkien 

fama pro fantastaj rakontoj, aparte “The Hobbit” (La hobito), kaj la trilogio “The Lord of the Rings” (La Mastro de l’ Ringoj), en kiuj estas miksitaj variaj kulturaj tradicioj: klasika epiko, norda sagao, teŭtonaj kaj keltaj mitoj, kavalireca romano.

Ambaŭ libroj estis tradukitaj al Esperanto, respektive de Christopher J. Gledhill/ William Auld, kaj de William Auld (“La kunularo de l’ ringo).

Nepre ni atentigu, ke en la verkoj de Tolkien estis konstatitaj rasismaj sintenoj, kiuj igis lin tre populara en difinitaj medioj, sed kontraŭstarata en aliaj.

Tolkien estas fama pro sia lingva kreemo (ekzemple, la “lingvo de elfoj”); parolas amplekse pri tio artikolo en “Literatura Foiro”, 1982-75, p. 3-9; kaj la 14-an kaj 15-an de decembro 2017 okazis ĉe la Universitato de Parmo kunveno titolia “Tolkien linguista e glottoteta” (Tolkien lingvisto kaj lingvokreinto), dum kiu parolis pri la lingvoj kreitaj de Tolkien, interalie, Federico Gobbo, profesoro de la Universitato de Amsterdamo kaj studulo pri Esperanto kaj interlingvistko, kaj Roberto Arduini, prezidanto de la Itala Asocio pri Tolkienaj studoj.

Kiel filologo, Tolkien havis kontaktojn kun la esperantista movado, kaj ankaŭ studis la lingvon; parolas amplekse pri tio Oronzo Cilli en “L’Esperanto” 2014-2, kovrila foto kaj p. 3-10.

Mi aldonas:

– la kovrilon de la versio en Esperanto de la libro “The Hobbit”;

– la reklamilon de la libro de Oronzo Cilli “J.R.R. Tolkien l’esperantista”;

– poŝtmarkon de Kirgizistano de 2017, memore al Tolkien.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *