Homoj

Guittone d’Arezzo

La 21-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1294) de la itala (toskana) poeto kaj religiulo Guittone d’Arezzo (1230/1235-1294).

it.wikipedia.org/wiki/Guittone_d%27Arezzo

Dante Alighieri mencias lin dufoje en la “Dia Komedio”, verdire sen granda entuziamo, pro du kialoj:

– ĉar Guittone estis elstarulo de la trobadora poezio laŭ okcitana kulturo, dum Dante rilatigas sin al la “dolce stil novo” (dolĉa nova stilo);

– ĉar Guittone esti gelfo (favoranto de la Papo), dum Dante estis esence gibelino (subtenanto de la Imperiestro).

Jen la du citaĵoj:

Purgatorio 24, 52-57

E io a lui: «I’ mi son un che, quando

Amor mi spira, noto, e a quel modo

54 ch’e’ ditta dentro vo significando».

«O frate, issa vegg’io», diss’elli, «il nodo

che ‘l Notaro e Guittone e me ritenne

57 di qua dal dolce stil novo ch’i’ odo!

°°°

Kaj mi: «Tia mi estas, ke mi, kiam 

amo inspiras, notas, kaj laŭ kiel 

54 interne diktas ĝi, mi signifigas».

«Ho frat’», li diris, «jen la nod’ barinta 

al mi, al Notario kaj Gŭittone 

57 dolĉan, kiun mi aŭdas, novan stilon.

(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°

«Mi estas tia homo: kiam spiras 

Amor’, mi notas; poste kun similo 

54 verkadas, kiel ene li inspiras».

«Jen, frato, kia estis l’ implikilo 

pro kiu mi, la notari’, Guittone 

57 detenis nin de l’ dolĉa nova stilo.

(trad. Enrico Dondi)

°°°

Purgatorio 26, 124-126

Così fer molti antichi di Guittone,

di grido in grido pur lui dando pregio,

126 fin che l’ha vinto il ver con più persone.

°°°

Same antikvaj multaj al Gŭittone, 

krion post krio, sole famon donis, 

126 ĝis venkis vero lin ĉe la plimulto.

(trad. Giovanni Peterlongo)

°°°

Ĝin faris l’ antikvuloj pri Guittone, 

de dir’ al dir’ donante laŭdmencion,

126 ĝis venkis la vereco plurpersone.

(trad. Enrico Dondi)

°°°

Bildo: portreto de Guittone.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *