La 20-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1901) de la itala poeto kaj tradukisto Salvatore Quasimodo (1901-1968),
eo.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Quasimodo
Nobelpremiito por Literaturo en 1959.
Mi jam parolis pri li la 14-an de junio 2018
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/14/salvatore-quasimodo/
kaj la 25-an de septembro 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2019/09/25/salvatore-quasimodo-2/
Kvankam siciliano (naskita en Modica, kie la patro estis fervoja stacisetro, sed devena de Roccalumera, kiu hodiaŭ apartenas al la urbego Mesino, nord-orienta Sicilio), li estis devigita de la travivaĵoj pasigi multajn jarojn malproksime de sia Lando, kun nostalgia elvoko de perdita identeco.
Hodiaŭ mi transskribas lia poeziaĵon “Vento a Tindari” (verkitan kiam li dejoris kiel simpla teknika desegnisto ce la Publika Kostruoficejo de Reggio Calabria), jen por pruvi lian amon al Sicilio, jen por fidele sekvi mian planon konigi la malpli konatajn verkojn, prefere ol tiujn banale famajn.
Mi alligas la tradukon al Esperanto, el la volumo de Carlo Minnaja “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012.
Por la eksterlandanoj, estis nepre necese klarigi, kio estas Tindari; sed mi opinias, ke ankaŭ multaj italoj povos tiri avantaĝon el kelkaj sciigoj.
Tindari estas frakcio de Komunumo Patti, kiu hodiaŭ estas same parto de la urbego Mesino.
Tindari estas fama pro tri aferoj:
– siaj spirhaltigaj pejzaĝoj,
– la restaĵoj de la antikva “Tyndaris”, fondita de la grekoj de Sirakuzo en la jaro 396 a. K;
– tre vizitata Sanktejo, kiu gastigas “Nigran Madonon”.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2006, laŭ skizo de Critina Bruscaglia, pro la 50-a datreveno de la remalfermo de la greka Teatro de Tindari.
VENTO A TINDARI
Tindari, mite ti so
fra larghi colli pensile sull’acque
delle isole dolci del dio,
oggi m’assali
e ti chini in cuore.
Salgo vertici aerei precipizi,
assorto al vento dei pini,
e la brigata che lieve m’accompagna
s’allontana nell’aria,
onda di suoni e amore,
e tu mi prendi
da cui male mi trassi
e paure d’ombre e di silenzi,
rifugi di dolcezze un tempo assidue
e morte d’anima.
A te ignota è la terra
ove ogni giorno affondo
e segrete sillabe nutro:
altra luce ti sfoglia sopra i vetri
nella veste notturna,
e gioia non mia riposa
sul tuo grembo.
Aspro è l’esilio,
e la ricerca che chiudevo in te
d’armonia oggi si muta
in ansia precoce di morire;
e ogni amore è schermo alla tristezza,
tacito passo al buio
dove mi hai posto
amaro pane a rompere.
Tindari serena torna;
soave amico mi desta
che mi sporga nel cielo da una rupe
e io fingo timore a chi non sa
che vento profondo m’ha cercato.
Salvatore Quasimodo
°°°
VENTO EN TINDARI (*)
Tindari milda mi konas
vin inter larĝaj montetoj ŝveba super l’ akvoj
de l’ dolĉaj insuloj de l’ dio,
hodiaŭ vi min alsturmas
en mian koron kliniĝas.
Mi supren al aeraj apikaĵoj,
sorbita ĉe l’ vento de l’ pinoj
kaj kunularo min akompananta
leĝera en l’ aer’ fadiĝas,
ond’ el sonoj kaj amo,
kaj vi min kaptas,
el vi mi mise min fortiris,
kaj timoj de ombroj kaj silentoj,
rifuĝ’ de dolĉoj iam asiduaj
kaj morto de l’ animo.
Ne konas vi la grundon
kie mi ĉiutage profundiĝas
kaj sekretajn silabojn nutras:
alia lum’ survitrevin folias
en la vesto de l’ nokto,
kaj ĝojo ne mia ripozas
sur via sino.
Akras ekzilo,
kaj la traserĉo kiun mi enfermis
en vi per harmonio nun ŝanĝiĝas
en frutempan angoron pri la morto;
kaj ĉiu am’ kontraŭ malgajo ŝirmas,
silenta paŝ’ en mallumo
kie vi min lokis
amaran panon rompi.
Tindari serena revenas;
dolĉa amiko min vekas
por min de roko al ĉiel’ elmeti
kaj mi simulas timon al tiu ignoranta
kiu vento profunda min serĉis.
Elp.: ‘tindari; promontoro apud Messina, nordorienta Sicilio.
Salvatore Quasimodo, trad. Carlo Minnaja
(el “Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, 2012)