La 16-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1920) de la usona poeto kaj verkisto laŭ germana deveno Heinrich Karl Bukowski, konata per la angligita nomo Henry Charles Bukowski kaj per la pseŭdonimo Henry Chinaski (1920-1994)
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Bukowski
Mi jam parolis pri li la 9-an de marto 2019
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/03/09/charles-bukowski/
kaj la 9-an de marto 2020.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/03/09/charles-bukowski-2/
Bukowski estas fama pro sia kruda, eĉ vulgara lingvaĵo, kiu reflektas lian provokeman kaj nekonformisman vivmanieron.
50 liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto de Cezar (pseŭdonimo de Hans-Georg Kaiser), kaj publikigitaj en la elektrona libro titolita “Kie brulas, ĝentlemanoj?”, eld. INKO (v. la kovrilon).
web.archive.org/web/20051020135504/http://www.luin.se/inko/203-4.pdf