La 2-an de aŭgusto 47 a.K. Julio Cezaro venkobatis Farnakeson la duan, Reĝon de Ponto/ Pontuso, en la batalo de Zela (hodiaŭ Zila, en Turkio).
En tiu okazo, Cezaro kreis esprimon, kiu restis kiel nesuperita modelo de elĉerpa koncizeco.
Skribas Svetonio (Cezaro, 37,2):
Pontico triumpho inter pompae fercula trium uerborum praetulit titulum: veni: vidi: vici, non acta belli significantem, sed celeriter confecti notam.
°°°
“[Cezaro]… por la Ponta/ Pontusa triumfo, inter la elmontrataj riĉaĵoj, metigis skribaĵon kun tri vortoj: “Veni, vidi, vici” (Mi venis, vidis, venkis), kiu ne indikis la agojn de la milito, sed kiom rapide ĝi plenumiĝis“.
(trad. Antonio De Salvo)
Mi aldonas:
– la modernan bronzan statuon honore al Julio Cezaro, en la Forumo de Cezaro en Romo (reproduktaĵon de tiu marmora ekzistanta en la Kapitolo);
– la kovrilon de la traduko al Esperanto (“Cezaro”), de Ivo Rotkvić, de la romano “César – Caesar” de la kroato Mirko (Marko) Jelušić (1937).