Homoj

Bartolomé de Las Casas

La 17-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1566) de la hispana dominikana frato (poste Episkopo) Bartolomé de Las Casas (1484-1566),

eo.wikipedia.org/wiki/Bartolom%C3%A9_de_las_Casas

fama ĉar li priskribis kaj konatigis al la Imperiestro Karlo la 5-a la kruelaĵojn kaj rabaĵojn plenumitajn de la hispanaj “conquistadores” (konkerantoj) damaĝe al la amerikaj indiĝenoj (indios): aparte en la verko, publikigita en 1542, “Brevísima relación de la destrucción de las Indias” (tradukita al Esperanto en 2013 de Ludoviko Serrano Pérez kun la titolo “Konciza raporto pri la detruado de Indio”), li defendis (kontraŭ tiuj, kiuj tamen difinis sin “kristanoj”) la homecon de la indiĝenoj kaj la ideon pri egaleco nepre entenatan en kristanismo.

Las Cassas ĝuis tre malgrandan favoron en la katolika kampo, ĉar lia denunco estis ekspluatita sur la politika ebeno kontraŭ Hispanio kaj Portugalio; kontraŭe, ĝi estis tre ŝatata de protestantoj kaj kleristoj, kaj en la postaj jarcentoj ĝi kontribuis al la ekkonscio pri propra historio fare de la koloniigitaj amerikaj Landoj.

La denunco, tamen, ne restis sen efiko, ĉar en 1542-1545 Karlo la 5-a dekretis la abolicion de sklaveco en la hispanaj teritorioj (por simila faro en portguala Brazilo oni devis atendi 1888; kaj ankaù protestantaj Landoj havas ion por pardonigi al al si, se oni pensas, ke Nederlando aboliciis sklavecon nur en 1863).

Mi transskribas eron el la tradukoj al la itala kaj Esperanto de la “Brevísima relación”, kaj aldonas vatikanan poŝtmarkon de 1992 pro la 5-jarcenta datreveno de  la malkovro kaj evangelizado de Ameriko, kun portreto de Bartolomé de Las Casas.


Tutte queste universe e infinite genti, di ogni genere, Dio le ha create semplici, senza malvagità né doppiezze.., E sono di costituzione tanto gracile, debole e delicata, che sopportano difficilmente i lavori faticosi…

Tra questi agnelli mansueti, entrarono gli spagnoli, non appena ebbero notizia della loro esistenza, come lupi… Altro non han fatto da quarant’anni a questa parte (e oggi ancora continuano a fare) che straziarli, ammazzarli, tribolarli, affliggerli, tormentarli e distruggerli con crudeltà straordinarie… 

Bartolomé de Las Casas

°°°°°

Ĉi tiuj sennombraj homoj, ege malsamaj, estas kreitaj de Dio tre simplaj, imunaj de ĉia trompo, ruzaĵo aŭ malico… Ili nature havas delikatan korpan konstitucion, nemulte harditan por penoj, tiel ke ili ne povas elteni laborojn aŭ klopodojn tro pezajn…

Inter ĉi tiujn ŝafetojn, alvenis la Hispanoj. Ekvidinte ilin, ili sin ĵetis mezen kvazaŭ rabemaj lupoj, kaj dum 40 jaroj de sia loĝado ĉe ili, nenion ili faris, krom gorĝotranĉi, teruri, turmenti, martirigi kaj ekstermi per ĉiuspecaj perfortoj….

Bartolomé de Las Casas, trad. Battista Cadei (“Espero Katolika” 2-3/1991)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *