Homoj

Haim Nachman Bialik

La 4-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1934) de la ukraina verkisto kaj poeto laŭ juda deveno Hayyim Nahman Bialik, konata ankaŭ kiel Chaim Nachman Bialik, Haim Nachman Bialik, en Esperanto Haim Nahmen Bjalik (1873-1934),

it.wikipedia.org/wiki/Haim_Nachman_Bialik

klasikulo de la hebrea literaturo, konsiderata la poeto “de la renaskiĝo de Israelo”.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, mallongan artikolon de Jacob David Applebaum publikigitan en “Literatura Mondo” 1931-2, p. 29 (kun la erara indiko de 1872 kiel naskiĝa jaro), kaj aldonas:

– la israelan poŝtmarkon de 1959 pro la 25-a datreveno de la morto de Bjalik;

– p. 24 de “Literatura Mondo” 1931-2, kun la traduko al Esperanto el la antikva hebrea, de Jacob David Applebaum, de la poeziaĵo de Bjalik “Pro pomujo”.


(Segue traduzione in italiano)

Haim Nahmen Bjalik estas la plej eminenta hebrea poeto. Li naskiĝis en 1872, en malgranda vilaĝo de Suda Rusujo, kaj nun li loĝas en Palestino. Li edukiĝis unue en la “heder” (elementa juda lernejo) kaj poste en la “Jeŝuva” (hebrea seminario), kie li studis la talmudon kaj teologion. Per arda laboro kaj abunda legado la poeto kreis por si tuj de la komenco brilan karieron en la hebrea literatura kampo. Sed subite li silentiĝis kaj la silento daŭras jam dek jarojn. Dum ĉi tiu silenta periodo la poeton tamen okupas utila laboro, ĉar li eldonas kaj kompilas hebrean literaturon antikvan kaj modernan, precipe por la uzo de hebreaj lernejoj.

Kiel homo, Bjalik estas ankoraŭ en siaj plej bonaj vivjaroj, kiel poeto, juĝante laŭ la kelkaj poeziaj ekzemploj, kiujn li donis kvazaŭ kontraŭvole al ni dum la silentaj jaroj, li estas ankoraŭ en la zenito de sia potenco.

La lingvo de Bjalik estas la lingvo de la Biblio, senŝanĝa laŭ gramatiko, sed riĉigita rilate al vortaro per la aldonoj de dudek kvin jarcentoj de literatura evoluo: talmudo, rabena libraro, mezepoka hebrea filozofio kaj poezio. La verkistoj de la Psalmaro povus kompreni la poezion de Bjalik, ili nur devus demandi la signifon de kelkaj vortoj ĉi tie kaj tie.

La poeto verkis grandan diverson de poeziaĵoj, sed ĉefe pri la intima vivo de la hebreo en ekzilo kaj kantojn de lamento kaj doloro, intermiksitaj kun kantoj de espero por la nova, reviviĝinta hejmo en Palestino. La samnumere publikita ekzemplo estas nur facila specimeno. Sed ĝi eble instigos aliajn traduki pli seriozajn aliajn verkojn de ĉi tiu ŝatata hebrea poeto.

Jacob David Applebaum, “Literatura Mondo” 1931-2, p. 29

°°°°°

(traduzione)

 

Haim Nahmen Bjalik è il più eminente poeta ebraico. È nato nel 1872, in un piccolo villaggio della Russia meridionale, e adesso abita in Palestina. È stato istruito prima nello heder (scuola elementare ebraica) e poi nello Jeshuva (seminarioebraico), dove ha studiato il talmud e teologia. Con un ardente lavoro e abbondante lettura il poeta si è creata fin dall’inizio una brillante carriera nel campo della letteratura ebraica. Ma all’improvviso ha taciuto, e il silenzio dura ormai da dieci anni. In questo periodo di silenzio comunque il poeta è stato impegnato in un lavoro utile, perché edita e compila letteratura ebraica antica e moderna, soprattutto per uso delle scuole ebraiche.

Come uomo, Bjalik è ancora nei suoi migliori anni di vita, come poeta, a giudicare da qualche esempio poetico che ci ha dato quasi controvoglia negli anni di silenzio, è ancora allo zenit della sua potenza.

La lingua di Bjalik è la lingua della Bibbia, immutata nella grammatica, ma arricchita nel vocabolario con l’aggiunta di venticinque secoli di evoluzione letteraria: il talmud, i libri rabbinici, la filosofia e la poesia ebraiche medioevali. Gli autori dei Salmi potrebbero capire la poesia di Bjalik, dovrebbero soltanto domandare il significato di qualche parola qua e là.

Il poeta ha scritto una vasta gamma di poesie, ma soprattutto sulla vita intima dell’ebreo in esilio e canti di lamento e di dolore, mescolati a canti di speranza per la nuova, rinata patria in Palestina. L’esempio pubblicato in questo stesso numero è solo un leggero campione. Ma forse stimolerà altri a tradurre altre opere più serie di questo apprezzato poeta ebreo.

Jacob David Applebaum, “Literatura Mondo” 1931-2, p. 29 (trad. Antonio De Salvo)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *