Homoj

Tony Dallara

La 30-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la kantisto (naskiĝinta en Campobasso/ Kampobaso, sed vivinta en Milano) Antonio Lardera, konata per la pseŭdonimo Tony Dallara,

it.wikipedia.org/wiki/Tony_Dallara

fama pro kanta maniero (inspirita al tiu de “The Platters”) forte ritmita kaj iusence “kriegata”: liaj plej grandaj furoraĵoj estis “Come prima”, “Ti dirò”, “Brivido blu”, “Non partir”, “Ghiaccio bollente”, “Romantica”, “La novia”, “Un uomo vivo”. 

Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la teksto de la kanzono “Come prima” (Kiel iam), kiu siatempe (1957) konsistigis revolucion en la itala malpeza muziko, ligita al melodia stilo.

Mi aldonas la kovrilon de la disko.


COME PRIMA

Parole di Mario Panzeri, 

musica di Vincenzo Di Paola e Sandro Taccani

La notte, come allora, magica scende,

la luna splende

e tu sei qui.

Mi sento un po’ confuso… non so capire

e ti so dire

solo così…

Come prima, più di prima t’amerò

Per la vita, la mia vita ti darò

Sembra un sogno rivederti, accarezzarti

le tue mani, fra le mani stringere ancor

Il mio mondo, tutto il mondo sei per me

a nessuno voglio bene come a te

Ogni giorno, ogni istante, dolcemente ti dirò

«Come prima, più di prima t’amerò»

°°°°°

KIEL IAM

Vortoj de Mario Panzeri, 

muziko de Vincenzo Di Paola ekaj Sandro Taccani,

trad. Luigi Minnaja

La nokto, kiel tiam, ĉarme descendas,

la luno pendas,

kaj vi ĉe mi.

Mi sentas min konfuza… kaj suspire

kapablas diri

nur tion ĉi…

Kiel iam, pli ol iam, mi amos vin.

Dum mi vivos, al vi vivon donos mi.

Ŝajnas sonĝo vin revidi vin karesadi,

viajn manojn inter manoj premi plu.

Mia mondo, tuta mondo estas vi,

mi neniun amas tiel kiel vin.

Ĉiutage, ĉiuhore, kun dolĉeco diros mi:

“Kiel iam, pli ol iam, mi amos vin”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *