Homoj

Stanisław Moniuszko

La 4-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1872) de la pola komponisto Stanisław Moniuszko (1819-1872),
eo.wikipedia.org/wiki/Stanis%C5%82aw_Moniuszko
aŭtoro, interalie, de la muziko de la opero “Halka” eo.wikipedia.org/wiki/Halka
laŭ teksto de Włodzimierz Wolski.
En la traduko de Antoni Grabowski, “Halka” estis la unua opero surscenigita en Esperanto (la 16-an de aŭgusto 1912, dum la 8-a Universala Kongreso de Krakovo).
Mi jam parolis pri tio la 4-an de junio 2018.

Stanisław Moniuszko


Estas rimarkinde ke la opero “Halka” havas patriotan karakteron (ĝi havas kontaktopunktojn kun kelkaj operoj de Giuseppe Verdi), kaj pro tio ĝi havigis ĝenojn al Moniuszko, kiu (kiel Zamenhof) estis rusa civitano; estas aparte signifoplena, do, la elekto de ĉi tiu opero por la Kongreso de Krakovo, nome, por urbo kiu, tiuepoke, estis sub aŭstria regado.
Mi aldonas:
– polan poŝtmarkon de 1958 honore al Moniuszko;
– foton el la revuo “Universo” 1909-1910, p. 373; en la kadro de ampleksa prezento (p. 370-381), ĝi montras la ĉefrolulojn de la opero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *