Homoj

Johano la 23a

La 3-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1963) de Angelo Giuseppe Roncalli (1881-1963), Papo de la 28-a de oktobro 1958 ĝis la 3-a de junio 1963 kun la nomo Johano la 23-a,
eo.wikipedia.org/wiki/Johano_la_23-a
konata kiel “la bona Papo”, sanktulproklamita la 27-an de aprilo 2014.
Mi jam parolis pri li la 3-an de junio 2017.

Giovanni XXIII


Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, parton de improvizita kaj senceremonia alparolo (konata kiel “la parolado pri la luno”), kiun Johano la 23-a faris en la vespero de la 11-a de oktobro 1962, el la fenestro de la Apostola Palaco en Vatikano, al la homamaso kunveninta en placo Sankta Petro okaze de la malfermo de la dua Vatikana Ekumena Koncilio.
Mi aldonas maksimumkarton, kun stampo de la 3-a de junio 1963, aranĝitan per la portreto de Johano la 23-a kaj vatikana poŝtmarko de 1963.


Cari figliuoli, sento le vostre voci. La mia è una voce sola, ma riassume la voce del mondo intero; qui tutto il mondo è rappresentato. Si direbbe che persino la luna si è affrettata, stasera – osservatela in alto! – a guardare a questo spettacolo.
Vi è che noi chiudiamo una grande giornata di pace; di pace: «Gloria a Dio, e pace agli uomini di buona volontà». Ripetiamo spesso questo augurio e quando possiamo dire che veramente il raggio, la dolcezza della pace del Signore ci unisce e ci prende, noi diciamo: “Ecco qui un saggio di quello che dovrebbe essere la vita, sempre, di tutti i secoli, e della vita che ci attende per l’eternità”.
Dite un poco: se domandassi, potessi domandare a ciascuno: “Voi da che parte venite?”, i figli di Roma che sono qui specialmente rappresentanti, risponderebbero: “Noi siamo i vostri figliuoli più vicini, Voi siete il Vescovo di Roma”. Ma voi, figliuoli di Roma, voi sentite di rappresentare veramente la Roma caput mundi, così come nella Provvidenza è stata chiamata ad essere: per la diffusione della verità e della pace cristiana. In queste parole c’è la risposta al vostro omaggio.
La mia persona conta niente, è un fratello che parla a voi, diventato padre per la volontà di Nostro Signore, ma tutt’insieme, paternità e fraternità, e grazia di Dio, tutto, tutto! Continuiamo, dunque, a volerci bene, a volerci bene così, a volerci bene così, guardandoci così nell’incontro, cogliere quello che ci unisce, lasciar da parte quello – se c’è – qualche cosa che ci può tenere un po’ in difficoltà. Niente: Fratres sumus! La luce che splende sopra di noi, che è nei nostri cuori, che è nelle nostre coscienze, è luce di Cristo, il quale veramente vuol dominare, con la grazia sua, tutte le anime.
Stamattina è stato uno spettacolo che neppure la Basilica di San Pietro, che ha quattro secoli di storia, non ha mai potuto contemplare. Apparteniamo quindi ad un’epoca, nella quale siamo sensibili alle voci dall’alto: e vogliamo essere fedeli e stare secondo l’indirizzo che il Cristo benedetto ci ha fatto.
Finisco, dandovi la benedizione. Accanto a me amo invitare la Madonna santa e benedetta, di cui oggi ricordiamo il grande mistero. Ho sentito qualcuno di voi che ha ricordato Efeso e le lampade accese intorno alla basilica di là, che io ho veduto con i miei occhi, non a quei tempi, si capisce, ma recentemente, e che ricorda la proclamazione del dogma della divina maternità di Maria. Ebbene, invocando lei, alzando tutti insieme lo sguardo verso Gesù benedetto, il figliol suo, ripensando a quello che è con voi, a quello che è nelle vostre famiglie, di gioia, di pace e anche, un poco, di tribolazione e di tristezza, la grande benedizione accoglietela di buon animo.
Questa sera lo spettacolo offertomi è tale da restare ancora nella mia memoria, come resterà nella vostra. Facciamo onore alla impressione di questa sera. Che siano sempre i nostri sentimenti come ora li esprimiamo davanti al cielo e davanti alla terra: fede, speranza, carità, amore di Dio, amore dei fratelli; e poi, tutti insieme, aiutati così nella santa pace del Signore, alle opere del bene!
Tornando a casa, troverete i bambini; date una carezza ai vostri bambini e dite: “Questa è la carezza del Papa”. Troverete qualche lacrima da asciugare. Fate qualcosa, dite una parola buona. Il Papa è con noi specialmente nelle ore della tristezza e dell’amarezza. E poi, tutti insieme ci animiamo cantando, sospirando, piangendo, ma sempre sempre pieni di fiducia nel Cristo che ci aiuta e che ci ascolta, continuare e riprendere il nostro cammino.
°°°°°

www.ikue.org/papoj/johanoxxiii/parolado.htm
Karaj filoj miaj, mi aŭdas viajn voĉojn. La mia estas ununura voĉo, sed ĝi resumas la voĉon de la tuta mondo: ĉi tie la tutan mondon oni reprezentas. Oni dirus, ke eĉ la luno plirapidiĝis ĉi-vespere, rimarku ĝin alte, por rigardi ĉi tiun scenon.
Okazas, ke ni fermas grandan tagon de paco, de paco. “Gloron al Dio kaj pacon al la homoj de lia bonvolo”. Ni ripetas ofte ĉi tiun petdeziron. Kaj kiam ni povas diri, ke vere la elradio, la dolĉeco, de la paco de la Sinjoro unuigas nin kaj prenas nin, ni diras: jen gustumo de tio, kio devus esti la vivo ĉiam de ĉiuj jarcentoj kaj de la vivo kiu atendas nin por la eterneco.
Diru. Se mi demandas, se mi povus demandi al ĉiu el vi: “De kie vi venas?”, la filoj de Romo, kiuj estas ĉi tie speciale reprezentataj, respondus: “Ha! ni estas viaj plej proksimaj gefiloj; vi estas la episkopo de Romo”. Sed vi, filoj miaj de Romo, sentas, ke vi reprezentas vere Romon caput mundi [kapon de la mondo], tian, kia pro aranĝo de la Providenco ĝi estis vokata esti tra la jarcentoj, por la disvastigo de la vero kaj de la kristana paco. En ĉi tiuj vortoj estas la respondo al via omaĝo.
Mia persono valoras nenion: temas pri frato, kiu parolas al vi, kiu fariĝis patro pro volo de nia Sinjoro. Sed ĉio kune, patreco kaj frateco estas graco de Dio: ĉio, ĉio. Ni daŭre, do, amu nin unu la alian, amu nin reciproke tiel, rigardante nin tiel, kiel dum ĉi tiu renkonto: kapti tion, kio unuigas nin, flankenmeti tion, se io tia estas, kio povas teni nin iom en embaraso. Nenio: frates sumus! [ni estas gefratoj]. La lumo, kiu brilas super ni, kiu estas en niaj koroj, kiu estas en niaj konsciencoj, estas la lumo de Kristo, kiu vere volas regi per sia graco ĉiujn animojn.
Ĉi-matene estis spektaklo, kiun eĉ ne la Baziliko de sankta Petro, kiu havas kvar jarcentojn da historio, iam ajn povis kontempli. Ni apartenas, sekve, al epoko dum kiu ni estas sentivaj je la voĉo el la supro, kaj ni volas esti fidelaj kaj resti laŭ la indiko, kiun la benata Kristo donis al ni.
Mi finas donante al vi mian benon. Ĉe mi, mi amas inviti la Madonon, sanktan kaj benatan, pri kiu ni memorigas hodiaŭ la grandan misteron; mi aŭskultis, ke iu el vi memorigis Efezon kaj la lumilojn brulantajn ĉirkaŭ la tiea Baziliko, kiun mi vidis per miaj okuloj (ne je tiu epoko, kompreneble, sed ĵusdate) kaj kiu memorigas la proklamon de la dogmo pri la Dia patrineco de Maria.
Ĉi-vespere la spektaklo proponita al mi estas tia, ke ĝi restos en mia memoro kiel ĝi restos en la via. Ni honoru la ĉi-vesperajn impresojn! Ili ĉiam estu niaj sentoj, kiel nun ni esprimas ilin fronte al la ĉielo kaj fronte al la tero. Kredo, espero, karitato, amo al Dio, amo al la gefratoj, kaj poste, ĉiuj kune, helpataj tiel en la sankta paco de la Sinjoro, por la faroj de la bono.
Revenante hejmen, vi trovos la infanojn: donu kareson al viaj infanoj kaj diru: jen la kareso de la Papo. Vi trovos kelkan larmon por forviŝi: faru ion, diru bonan vorton. La Papo estas kun ni, aparte dum la horoj de malĝojo kaj ĉagreno. Kaj poste, ĉiuj kune ni animas nin: kantante, sopirante, plorante, sed ĉiam, ĉiam plenaj de konfido je Kristo, kiu helpas nin kaj aŭskultas nin, daŭrigi kaj restartigi nian iradon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *