Homoj

Céline

La 27-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1894) de la franca verkisto Louis Ferdinand Destouches (1894-1961), konata per la pseŭdonimo Louis-Ferdinand Céline laŭ la nomo de la patrina avino.
eo.wikipedia.org/wiki/Louis-Ferdinand_C%C3%A9line
Konsiderata unu el la plej grandaj verkistoj de la moderna franca literaturo (Charles Bukowski eĉ difinis lin “la plej granda verkisto de la lastaj dumil jaroj”), Cèline estas tre pridiskutata persono, pro la akra lingva stilo, pro la malsanktigaj esprimoj, pro la morna niĥilismo, sed ĉefe pro la ideologia kaj politika orientiĝo, kontraŭjuda kaj favora al naziismo.
Flankenmetita post 1945, li mortis malriĉa kaj forgesita, kvankam multaj liaj sintenoj estis alprenitaj, en la jaroj de la kontestado kiuj fine kondukis al la “sesdkeoka”, de verkistoj kiaj Jack Kerouac, Allen Ginsberg, William S. Burroughs, Charles Bukowski, Lawrence Ferlinghetti.
Lia plej fama romano, “Voyage au bout de la nuit” (Vojaĝo al la fundo de la nokto), de 1932, estis tradukita al Esperanto, kun la titolo “Vojaĝo ĝis noktofino”, de Armela Lequint kaj Ĵak Lepŭil’, Novjorko, Mondial, 2005, 370 paĝoj.
Recenzo, sufiĉe kritika, pri la franca originalo, aperis en “Literatura Mondo” 1933-4, p. 6.
Mi aldonas foton de Céline, faritan nemulte antaŭ la morto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *