Homoj

Charles Perrault

La 16-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1703) de la franca verkisto Charles Perrault (1628-1703)
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Perrault
aŭtoro de famaj fabeloj.
Mi jam parolis pri li la 16-an de majo 2017.

Charles Perrault


Hodiaŭ mi prezentas iom apartan fabelon, kun ioma vejno da hororo, kun murditaj edzinoj kaj virego kun trancilaĉo, tiom ke la nomo de la ĉefrolulo (Blubarbulo) estas utiligata por indiki serian murdiston: “Barbe Bleue” (La Blua Barbo).
eo.wikipedia.org/wiki/Blubarbo
– Franca teksto (aktualigita en la lingvo):
fr.wikisource.org/wiki/Histoires_ou_Contes_du_temps_pass%C3%A9_(1697)/La_Barbe_ble%C3%BCe
– Itala teksto (traduko de 1875 de Carlo Collodi, la aŭtoro de la “Aventuroj de Pinokjo”)
it.wikisource.org/wiki/Barba-blu
– Teksto en Esperanto (traduko de Sarpy-Zamenhof):
eo.wikisource.org/wiki/Rakontoj_pri_Feinoj/La_Blua-Barbo
Estas malfermita la diskuto pri la “moralo” de la fabelo: preskaŭ certe, ĝi estas la admono ne lasi sin treni de troa scivolemo; sed kelkaj vidas en ĝi ankaŭ inviton al la virinoj (precipe al la edzinoj) esti obeemaj, tio estas, seksisman sintenon hodiaŭ ne akceptatan.
Bildoj:
– franca poŝtmarko de 1983, kiu reproduktas gravuraĵon de Gustave Doré de 1862, “Blubarbulo transdonas la ŝlosilon al sia edzino”;
– sprita desegnaĵo, tirita el “La settimana enigmistica” (La enigmistika semajno). La klarigo diras:
…. e adesso leggeremo qualche fiaba. Vi devo però avvisare che alcune non hanno un lieto fine. Elisa, distribuisci gli antidepressivi ai tuoi compagni più fragili…
(traduko: … kaj nun ni legos kelkajn fabelojn. Tamen mi devas atentigi vin, ke kelkaj ne havas feliĉan finon. Elisa, disdonu la kontraŭdeprimilojn al viaj plej impresiĝemaj kamaradoj…)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *