Eventoj

Rerum Novarum

La 15-an de majo 1891 Papo Leono la 13-a promulgis la Enciklikon “Rerum Novarum” (Novaj Aferoj), metante la bazojn de “sociala doktrino” de la katolika Eklezio, mezvoja inter kapitalismo kaj socialismo.
eo.wikipedia.org/wiki/Rerum_Novarum
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo publikigita en numero 1992-1/2 de “Espero katolika”.
Kuriozaĵo: Leono la 13-a (Gioacchino Pecci, 1810-1903) vivis 93 jarojn, kaj estis Papo de 1878 ĝis 1903, entute dum 25 jaroj, 4 monatoj kaj 29 tagoj, superante la daŭron de Sankta Petro (25 jarojn); nur unu alia Papo, Johano Paŭlo la 2-a, daŭris pli longe (de 1978 ĝis 2005: 26 jarojn, 5 monatojn kaj 17 tagojn).
Mi aldonas vatikanan poŝtmarkon de 2000, laŭ skizo de Irio Ottavio Fantini, en la serio “La Papoj kaj la Sanktaj Jaroj”.


Papo Leono la 13-a akiris grandan internacian prestiĝon, eĉ ekster la katolika mondo. En rilato kun la pliakriĝantaj problemoj de la laborista mondo, li publikigis en 1891 la enciklikon “Rerum Novarum” (Novaj Aferoj).
Por la unua fojo iu papo pritraktis la socialan problemon en ties tuteco, proponante kristanajn solvojn. La dokumento, kiu maltrankviligis la konservativajn mediojn, oficiale enirigis la Eklezion en la bataladon por la sociala justeco. En Eŭropo kaj Ameriko estiĝis movadoj, sindikatoj kaj partioj laŭ kristana inspiro.
(“Espero Katolika” 1992-1/2)
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1992_0102.htm#3

°°°
(traduzione)
Papa Leone XIII acquisì grande prestigio internazionale, anche al di fuori del mondo cattolico. In relazione ai problemi sociali del mondo del lavoro che si acuivano, pubblicò nel 1891 l’enciclica “Rerum Novarum” (Cose Nuove).
Per la prima volta un Papa trattò il problema sociale nella sua interezza, proponendo soluzioni cristiane. Il documento, che mise in agitazione gli ambienti conservatori, introdusse ufficialmente la Chiesa nella lotta per la giustizia sociale. In Europa e in America sorsero movimenti, sindacati e partiti d’ispirazione cristiana.
(“Espero Katolika” 1992-1/2)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *