Lokoj · Homoj

Karakalo

La 8-a de aprilo estas la datreveno de la tragedia morto (en la jaro 217) de la romia Imperiestro Lucius Settimius Bassianus, konata per la nomo Marcus Aurelius Severus Antoninus Pius Augustus, sed precipe per la alnomo “Caracalla” (elp. Karakala), en Esperanto “Karakalo”,
eo.wikipedia.org/wiki/Karakalo
laŭ la nomo de aparta mantelo kun kapuĉo, kiun li kutimis surporti (oni ne miru pri tio: en la moderna epoko, estas la ekzemplo de “Montgomery”).
Caracalla estas memorigata pro du aferoj:
– la allaso en 212 (per la “Constitutio Antoniniana”) de la roma civitaneco al ĉiuj liberaj loĝantoj de la Imperio (kvankam tia allaso ne esti sugestita de grandanimeco, sed de la bezono plivastigi la nombron de la impostopagantoj);
– la konstruon de imponaj Varmbanejoj
eo.wikipedia.org/wiki/Banejoj_de_Karakalo
kies restaĵoj estas nun integra parto de la scenejo plej granda en la mondo (1.500 kvadrataj metroj, kun antaŭscenejo de 22 metroj); fama la prezento de opero “Aida” de Giuseppe Verdi, kun unika sceneja aranĝo.

Mi jam parolis pri tio la 13-an de julio 2017.

Caracalla


Mi transskribas la poeziaĵon de Giosue Carducci (1835-1907) “Dinanzi alle Terme di Caracalla”, en la itala orginalo kaj en unu el ĝiaj tradukoj al Esperanto (Antaŭ la Varmbanejoj de Karakalo).
Mi aldonas:
– foton (de Lilli Ticchi) kun detalo de la ruinoj de la Varmbanejoj;
– p. 9 de “L’Esperanto” 1972-168/169.


DINANZI ALLE TERME DI CARACALLA

Corron tra ‘l Celio fosche e l’Aventino
le nubi: il vento dal pian tristo move
umido: in fondo stanno i monti albani
bianchi di nevi.

A le cineree trecce alzato il velo
verde, nel libro una britanna cerca
queste minacce di romane mura
al cielo e al tempo.

Continui, densi, neri, crocidanti
versansi i corvi come fluttuando
contro i due muri ch’a più ardua sfida
levansi enormi.

– Vecchi giganti, – par che insista irato
l’augure stormo – a che tentate il cielo? –
Grave per l’aure vien da Laterano
suon di campane.

Ed un ciociaro, nel mantello avvolto,
grave fischiando tra la folta barba,
passa e non guarda. Febbre, io qui t’invoco,
nume presente.

Se ti fûr cari i grandi occhi piangenti
e de le madri le protese braccia
te deprecanti, o dea, da ‘l reclinato
capo de i figli:

se ti fu cara su ‘l Palazio eccelso
l’ara vetusta (ancor lambiva il Tebro
l’evandrio colle, e veleggiando a sera
tra ‘l Campidoglio

e l’Aventino il reduce quirite
guardava in alto la città quadrata
dal sole arrisa, e mormorava un lento
saturnio carme);

Febbre, m’ascolta. Gli uomini novelli
quinci respingi e lor picciole cose:
religioso è questo orror: la dea
Roma qui dorme.

Poggiata il capo al Palatino augusto,
tra ‘l Celio aperte e l’Aventin le braccia,
per la Capena i forti omeri stende
a l’Appia via.

Giosue Carducci

°°°°°

ANTAŬ LA VARMBANEJOJ DE KARAKALO

Cindra la nubar’ super Ĉeljo kuras
super Aventin’; venas vent’ malseka
morne el kampar’ kaj la montoj fore
blankas pro neĝo.

Al grizhara kap’ la vualon verdan
levas brita in’, ŝi en libro serĉas
pri ĉi mur-restaĵ’ tempon kaj ĉielon
alminacanta.

Densa, nigra flug’ de grakantaj korvoj
per senĉesa ond’ renversiĝas flue
kontraŭ murojn ĉi, kiuj pli defie
altas enormaj.

“Olda gigantar’ – ŝajnas pridemandi
ĉi aŭgura svarm’- kial tenti astrojn?”.
Peze venas el Laterano batoj
de l’ sonoriloj.

Montarano nun, en mantel’ volvita,
fajfetante tra la densega barbo,
pasas sen atent’. Mi vin vokas, Febro,
dio ĉi tien.

Se l’ okulojn vi de l’ patrinoj ŝatis,
priplorantaj kaj la streĉitajn brakojn
vin puŝantaj for de l’ klinita kapo
de la gefiloj,

se l’ praaltar’ sur Palaca verto
kontentigis vin (dum karesis monton
la Tibera flu’ kaj ĉe Aventino
kaj Kapitolo

reen Romian’ je l’ krepusko ŝipis
rigardante sur la kvadratan urbon
la sun-ridon kaj susuradis lante
kanton saturnan),

Febro, aŭdu min: la nuntempajn homojn
pelu foren kun la zorgetoj propraj;
estas ĉi restaĵ’ religia: Roma
dio ĉi dormas.

Al Palaca mont’ ŝi apogas kapon,
brakojn sternas ĝis Aventin’ kaj Ĉeljo,
etendiĝas korp’ tra Kapena pordo
al Apja vojo.

Giosue Carducci, trad. Gaudenzio Pisoni
(“L’Esperanto” 1972-168/169, p.9)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *