Objektoj

Ŝipo Elettra

La 26-an de marto 1930 je horo 11.03, el sia jakto “Elettra” ankrita en Ĝenovo, Guglielmo Marconi (1874-1937) ŝaltis la lampojn de la Urbodomo de Sidnejo (Aŭstralio), pere de radia signalo, tiel pruvante, ke radio kapablas atingi plej forajn lokojn.

La ŝipo “Elettra” havas suferplenan historion.

it.wikipedia.org/wiki/Elettra_(nave_1904)

Ĝi estis surmarigita la 27-an de  marto 1904 en ŝipfarejo de Edinburgo (Skotlando, Britio), laŭ mendo de Karl Stephan von Habsburg-Teschen, Ĉefduko de Aŭstrio, kun la nomo “Rovenska”.

En 1910 ĝi estis vendita al anglo; je la eksplodo de la unua monda milito, ĝi estis rekviziciita de la brita Registaro kaj utiligita por eskorto kaj patrolado.

En 1919 ĝi estis aĉetita en aŭkcio de Guglielmo Marconi, kiu renomis ĝin “Elettra” (per la sama nomo de la filino), kaj transformis ĝin al flosanta scienca laboratorio.

En 1937, je la morto de la sciencisto, la ŝipo estis aĉetita de la itala Ministerio pri Komunikadoj.

Je la eksplodo de la dua monda milito, la ŝipo estis translokita al Triesto; rekviziciita de la germanoj post la armistico de la 8-a de septembro 1943, ĝi estis armita per mitraliloj kaj utiligata por patrolado laŭ la marbordo de Dalmatio; la 22-an de januaro 1944 la ŝipo estis trafita de aliancanaj ĉasbombaviadiloj apud Zara/ Zadar, kaj estis memdronigita.

Pro la pac-traktato, la ŝipo fariĝis propraĵo de Jugoslavio, kiu en 1962 ĝin redonis al Italio; ĝi estis reflosigita, kaj remorkita al la Ŝipriparejo “San Rocco” de Muggia, apud Triesto.

En 1972 oni pensis restaŭri la ŝipon; sed la antaŭkalkulo de la kostoj montriĝis tiom elspeziga, ke oni decidis malkonstrui ĝin. Ekde la18-a de aprilo 1977, la ŝipo estis dispecigita, kaj la diversaj partoj estis disdonitaj al pluraj instancoj kaj asocioj.

Nuntempe, partoj de la ŝipo troviĝas en:

– Padriciano (Triesto), Parko de la Scienco;

– Triesto, Poŝta kaj Telegrafa Muzeo de Mezeŭropo;

– Triesto, Urba Muzeo pri la Maro (kie estas konservita, interalie, la klavo per kiu Marconi sendis la impulson, kiu ŝaltis la lumojn en Sidnejo);

– Muggia (Triesto): asocio “Fameia Muiesana” (civitana klubo de Muggia);

– Milano, Nacia Muzeo pri Scienco kaj Tekniko;

– La Spezia, Ŝipa Teknika Muzeo;

– Ortucchio (L’Aquila), Spaca Centro de Fucino;

– Pontecchio Marconi (Bolonjo), Vilao Grifone, sidejo de la “Fondaĵo Marconi”;

– Romo EUR, Muzeo pri Poŝto kaj Telekomunikoj;

– Santa Margherita Ligure, Vilao Durazzo;

– Venecio, Historia Ŝipa Muzeo (Arsenale/ Ŝipfarejo);

– Mestre (Venecio), monumento antaŭ la Poŝta palaco;

– Sidnejo (Aŭstralio), “Klubo Marconi”.

°°°°°

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 13-an de februaro 1972 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma-Esperanto), en la kadro de la elsendoj al eksterlando, kiam ŝajnis, ke oni restaŭros la ŝipon

Mi aldonas:

– ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1959, en la serio “Patroj de Radio”, kun Guglielmo Marconi kaj la ŝipo “Elettra”;

– p. 16 de la monata bulteno (en Esperanto) de februaro 1939 kun la programoj de Radio Roma; je la 13-a de februaro, en la intervaloj de la elsendo de horoj 16-17.15, “La ŝipo-Muzeo Elettra de Marconi”.


RADIO ROMA – ESPERANTO, 13.2.1972

FARIĜAS FLOSANTA MUZEO LA ŜIPO DE GUGLIELMO MARCONI

La ŝipo “Elettra”, kiu apartenis al Guglielmo Marconi, kaj kiu depost pli ol dek jaroj troviĝas en Muggia, apud Triesto, komplete neprizorgata kaj rustoplena, estos riparita fare de “Lloyd Triestino”, la granda mar-kompanio kiu havas ĝuste sian sidejon en Triesto. La Prezidanto de “Lloyd Triestino”, admiralo Virgilio Spigai, aktive interesiĝas por ke la ŝipo fariĝu flosanta muzeo; oni planas kunligi la riparadon de la ŝipo kun la solenaj honoradoj, kiujn oni preparas al Guglielmo Marconi por la jaro  1974, okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 13.2.1972

DIVENTA UN MUSEO GALLEGGIANTE LA NAVE DI GUGLIELMO MARCONI

La nave “Elettra”, appartenuta a Guglielmo Marconi, e che da più di dieci anni si trova a Muggia, vicino Trieste, del tutto abbandonata e arrugginuta, sarà riparata a cura del “Lloyd Triestino”, la grande compagnia marittima che ha sede proprio a Trieste. Il Presidente del “Lloyd Triestino”, l’ammiraglio Virgilio Spigai, si sta interessando attivamente perché la nave diventi un museo galleggiante; si pensa di collegare il restauro della nave alle solenni onoranze a Marconi in preparazione per l’anno 1974, in occasione del centenario della nascita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *