Homoj

François Joseph Bosio

La 19-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1768) del la monaka skulptisto François Joseph Bosio (1768-1845).

it.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Joseph_Bosio

Mi jam parolis pri li la 12 -an de aprilo 2018,

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/12/quarta-crociata/ 

ĉar li estas aŭtoro, interalie, de la replikoj de la bronzaj Ĉevaloj de Sankta Marko (Venecio), lokitaj sur la Triumfa Arko de Karuselo en Parizo it.wikipedia.org/wiki/Arco_di_Trionfo_del_Carrousel

(ne konfuzenda kun la pli fama Triumfa Arko de Champs-Élysées).

La replikoj estis fanditaj de Bosio en 1828.

Dum la napoleona periodo, sur la Arko estis la originalaj Ĉevaloj de Sankta Marko, konfiskitaj en 1797 de la tiama franca generalo sekve de la militiro de Italio. Post la falo de Napoleono Bonaparte, la Ĉevaloj estis redonitaj al Venecio (intertempe, fariĝinta aŭstria).

Mi aldonas:

– monakan poŝtmarkon de 2018 pro la 150-a datreveno de la naskiĝo de François Joseph Bosio;

– la bildon, laŭ malnova karto, de la Triumfa Arko de Carrousel (Karuselo) en Parizo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *