Homoj

Luciano Ligabue

La 13-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1960) de la itala (emilia) kantaŭtoro, verkisto kaj reĝisoro Luciano Ligabue, konata per la nura familia nomo Ligabue,

it.wikipedia.org/wiki/Luciano_Ligabue

unu el la plej popularaj italaj rok-kantistoj (dum longa tempo li havis la rekordon de pagantaj spektantoj en koncerto, antaŭ ol ĝi estis superita de Vasco Rossi).

La 28-an de majo 2004, la Universitato de Teramo havigis al li honortitolan magistrecon pri “Eldonado, multrimeda Komunikado kaj Ĵurnalismo”, kun motivigo, kiu, interalie, asertas (traduko):

«Rok-kantisto, sed ankaŭ reĝisoro kaj verkisto. Aŭtoro engaĝita en persona esploro, plenumata ekster la reloj de la skoloj, de la kutimaj vojoj, de la ŝablonoj, kaj kiu havas kiel referencon la komprenon de la nuntempa mondo, interpretita tra originala, nekonfuzebla esprimo-maniero…  Danke al ĉi tiu atento al la realo, Luciano Ligabue scipovis kapti kaj reinterpreti la bezonojn, la ĵargonojn, la revojn de la pli junaj generacioj, kiuj trovis en lia arta parolo ne iun facilan recepton aliĝantan al la plej diversaj kaj pridiskuteblaj postuloj de la granda amasmedia bombasto, sed iun kritikan ŝlosilon, tra kiu legi nuntempon ofte opakan kaj ambiguan. Tiel okazas per Ligabue trafa renkonto inter kulturo kaj populareco, sub la signo de eksterordinara kapablo reinventi la manierojn de la komunikado».

Tri kanzonoj de Ligabue estis tradukitaj al Esperanto: “Figlio d’un cane” (Filo de hundo), “Sogni di rock ‘n’ roll” (Revoj de Rokenrol’) kaj “Marlon Brando è sempre lui” (Marlon Brando, ĉiam li); mi transskribas la tekston de “Marlon Brando è sempre lui”, en la itala kaj en Esperanto.

Oni demandis de si, kia estas la signifo de ĉi tiu kanzono, kiu ne aperas tuj-tuje: ĝin “klarigis” Ligabue mem: “Ĉi tiu peco naskiĝis kiel malsaĝaĵo. Poste ĝi evoluis, kun naiva teksto, sed tion mi ne malŝatas. La muzika aranĝo, kontraŭe, estas tro kruda, kaj la plenumo estas vere malbela. Mi opinias, ke el la vidpunkto de la realigo ĉi tiu estas unu el la malplej trafaj pecoj, kvankam al la homamaso ĝi multege plaĉis”.

Mi aldonas portreton de Luciano Ligabue.


MARLON BRANDO È SEMPRE LUI

(Luciano Ligabue)

www.youtube.com/watch?v=NhiR-nrOIEM

Lui aveva un vecchio maggiolone cabriolet

sfatto ma piaceva tanto a lei,

arrivò e col clacson disse “Sto aspettando te”,

lei scese profumata più che mai,

fecero due conti in tasca e videro che

non ci si ballava neanche un po’.

Lei gli disse “Questa sera voglio far l’amore,

prima però portami a sognare”.

Un fascio di luce va dal proiettore

per un sogno da duemila lire.

Porti addosso qualche segno,

proverò a tirarteli via,

posso solo questo sogno,

scusa per la mia fantasia.

Giù in platea sedie di legno,

gole secche per la sete d’eroi,

e Marlon Brando è sempre lui,

Marlon Brando è sempre lui.

Un po’ più avanti con negli occhi

ancora tanto film,

Terry Malloy infine, vince lui,

lui le dice “Vedi in fondo siamo sempre

qui e non è obbligatorio essere eroi”.

Un fascio di luce va dal maggiolone,

carrellata per il lieto fine.

°°°°°

MARLON BRANDO, ĈIAM LI

(Luciano Ligabue, trad. Giuseppe Castelli)

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/ligabue.html#MARLON%20BRANDO,%20CXIAM%20LI

Havis li malnovan majskarabon, sen tegment’,

aĉan, sed al ŝi ĝi plaĉis tre.

Li alvenis kaj li hupis “Mi atendas vin”:

ŝi subeniris kaj parfumis plej.

Ili vesperplanis kaj buĝetis pri l’ financ’,

sed ne eblis iom ajn da danc’.

Do ŝi diris: “Ĉi-vespere volas mi amumi,

sed antaŭe portu min revemi”.

Ĵetiĝas la lumo de l’ projekciilo

kaj jen revo, rev’ de lir-kelkmilo…

Vi surhavas kelkajn signojn,

mi klopodos ilin forpreni;

mi kapablas tiajn revojn,

ĉu vi min kapablos pardoni?

Sur kinej-seĝar’ el ligno,

sekaj gorĝoj pro l’ heroa soif’,

kaj Marlon Brando, ĉiam li.

Iom poste, kun en la okuloj multa film’

(Terry Malloy fine, venkas li),

Diras li: ni ĉiam estas tie ĉi, kaj do?

ne nepre estas dev’ esti hero’.

Ĵetiĝas la lumo de l’ aŭtomobilo:

rulumado por la gaja fino…

Vi surhavas kelkajn signojn…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *