Homoj

Rosa Luxemburg

La 5-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de Róża Luksemburg, filozofino, ekonomikistino kaj revoluciulino, polino laŭ juda deveno, fariĝinta germana civitanino pro edziniĝo, kaj konata per la germana nomo Rosa Luxemburg, en Esperanto Roza Luksemburg aŭ Roza Luksemburgo (1871-1919).

eo.wikipedia.org/wiki/Roza_Luksemburg 

Studulino de Karl Marx, teoriulino de revolucia socialismo, inspirantino de la Spartakisma (komunista) movado, ŝi estis kontraŭbatalata jen de la dekstruloj jen de la maldekstruloj: vigle kontraŭmilitarisma, ŝi estis preskaŭ seniterrompe malliberigita de 1915 ĝis 1918, kaj estis murdita la 19-an de  januaro 1919 de dekstrula kvazaŭmilitista formacio; sed la kaŭzo de tiu murdo estis malsukcesinta insurekcia klopodo kontraŭ la socialdemokrata Registaro de la Respubliko de Weimar; kaj, aliflanke, ŝi kunpuŝiĝis kun Lenino, ĉar ŝi kritikis lian centralismon, prognozante la diktatorecan drivon de Soveta Unio.

En Esperanto ekzistas du volumoj en rilato kun Roza Luksemburg:

– Roza Luksemburg, “Naciecaj problemoj” (Naciecaj problemoj kaj aŭtonomio; Imperiismo, naciismo kaj socialismo), 1993;

– Roza Luksemburgo, “Biografieto”, trad. Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann), Monda Asembleo Socia (MAS), 2016.

Mi aldonas:

– senkompatan foton, en kiu Rosa Luxemburg ne aspektas tre alloge;

– germanan poŝtmarkon de 1974;

– la kovrilon de la volumo de 1993.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *