La 17-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1984) de la itala (florenca) ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto Alessandro Bonsanti (1904-1984),
it.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Bonsanti
kunlaborinto (kelkfoje, ankaŭ fondinto kaj direktoro) de prestiĝaj kulturaj kaj opinifaraj revuoj, kiuj fortike gardis sian sendependecon fronte al la ideologioj laŭvice regantaj, dum kaj post faŝismo (Bonsanti estis ankaŭ Urbestro de Florenco, aktivante en malgranda sed engaĝita partio, tiu respublikana inspirita al Giuseppe Mazzini).
Kiel verkisto, Bonsanti estas konata precipe pro rakontoj lokitaj en la deknaŭjarcenta Toskanio, ĉefe en Maremo.
Lia plej fama rakonto, “Briganti in Maremma”, estis tradukita al Esperanto de Pier Vittorio Orlandini kun la titolo “Rabistoj en Maremo”, kaj publikigita en la volumo “Maremo – Literatura rigardo tra la Suda Toskana Maremo – dua parto”, Excogita, Milano 2010, p. 13-22.
Mi aldonas:
– pentraĵon de Giovanni Fattori (1825-1908), “Butteri in Maremma” (Bovogardistoj en Maremo), Livorno, Museo Civico (Urba Muzeo);
– la kovrilon de la volumo “Maremo”.
Bela pentrajho, bela komento, kleriga blogajho! Gratulon! Dankon al S-ino Inga, kiu konigis min al tiu richa blogo!