Homoj

Umberto Eco

La 5-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1932) de la italo (piemontano) Umberto Eco (1932-2016)

eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Eco

unu el la plej grandaj figuroj de la nuntempa kultura mondo: universitata profesoro, sociologo, lingvisto, literatura kritikisto, eseisto, verkisto (estas mondkonata lia romano “Il nome della rosa” – La nomo de la rozo, tradukita al 48 lingvoj, inkluzive de parta traduko al Esperanto; kaj ankaŭ estas tre konata lia romano “Il pendolo di Foucault” – La pendolo de Foucault).

Umberto Eco verkis, interalie, la volumon “La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea”

it.wikipedia.org/wiki/La_ricerca_della_lingua_perfetta_nella_cultura_europea 

tradukitan ankaŭ al Esperanto (de Daniele Mistretta) kun la titolo “La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo” (Edistudio, 1996).

Umberto Eco, alfrontante sur la scienca ebeno la “fenomenon Esperanto”, montris – post komenca malkonfido – aprezon, kaj eĉ ioman simpation.

Artikoloj pri Uberto Eco aperis en multaj revuoj en Esperanto; mi citas, aparte, “L’Esperanto” 1993-2, p. 3-5 (Antonio Alonso Nuñez), “L’Esperanto” 1998-3, p. 31-37 (István Ertl, François Lo Jacomo), “Literatura Foiro” 2016-280, p. 64-66 (Carlo Minnaja).

Mi aldonas:

  • la kovrilon de la volumo “La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo”;
  • la kovrilon de “L’Esperanto” 1998-3.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *